Fervojaj lingvoj en Eŭropa Unio

Redaktita de Estro Neniu komento
Klasifikita en : Multlingveco, Diversaĵoj Ŝlosil-vortoj : fervojo, transporto, lingvoj, angla lingvo, sindikato
rapida trajno

Eŭropa Unio ne estas tre vasta. Iri de iu lando al alia estas pli ekologie per trajno ol per aviadilo.

Sed estas multaj ŝtataj lingvoj : kion faru trajnoŝoforoj kiuj iras de iu lando al alia ? Ĉu li/ŝi scipovos ĉiujn lingvojn ? Aŭ ĉu nur unu lingvo por ĉiuj ? 

Eble la nunaj reguloj ŝanĝiĝos dum venontaj jaroj...

Printempo 2023 : aperis artikolo en anglalingva gazeto "The Telegraph", kiu diras ke baldaŭ scipovi la anglan lingvon estos deviga por trajnoŝoforoj kiu estras interŝtatajn trajnojn en Eŭropa Unio.

Tio sekvas publikigon (majo 2022) en la Oficiala Ĵurnalo de Eŭropa Unio de rezolucio pri fervojaj transportoj, kiuj ne estis tiom trudema, sed, tamen, kiu iras en sama direkto. Kaj tiu rezolucio (decembro 2022) baziĝas sur studo de Eŭropa Komisiono (oktobro 2021), kiu konstatas la nunan staton kaj la nunajn problemojn de fervoja transporto en EU.

De iu dokumento al alia, la premo por trudi la anglan lingvon estas pli kaj pli forta. Tamen tia trudo de la imperia lingvo kreus malfacilojn kaj danĝerojn por sekureco de trajnoj, kaj ĉiuj homoj ne konsentas pri tio, ekzemple franca sindikato de fervojistoj CGT.

Por scii pli, bonvolu legi la ĉi-subajn dokumentojn, en Esperanto kaj en ĉiuj oficialaj lingvoj de EU.

Skribi komenton

Kiu estas la tria litero de la vorto 5vuq87d9 ?

Fluo RSS de komentoj pri tiu artikolo

Aliaj lingvoj :
europagemeinsam.eu : en la germana (DE)
europeensemble.eu : en la franca (FR)
europainsieme.eu : en la itala (IT)
europajuntos.eu : en la hispana (ES)