Parlemetro de aŭtuno 2022

Redaktita de Estro Neniu komento
Klasifikita en : Eurobarometro Ŝlosil-vortoj : eŭrobarometro, eŭropa parlamento, baloto, 2024
eŭropa parlamento

Dum aŭtuno de 2022, Eŭropa Parlamento organizis esploron por scii opinion de Eŭropanoj pri Eŭropa Unio, Eŭropa Parlamento, kaj demokrateco en Eŭropo.

Ni vidas ke opinioj de eŭropaj popoloj tre malsimilas.

 

 
Mi ne fieras pri miaj samlandanoj (francoj), kiuj tre malmulte scias kiam okazos la venonta eŭropa baloto ; gratulojn al maltanoj kaj hungaroj, kiuj multnombre scias tion.
Image
Pri demokrateco de Eŭropa Unio, ankaŭ la opinioj tre varias. La ĉi-suba bildo montras ke svedoj kaj danoj kvaroble pli pensas ol estonoj kaj kipranoj ke sia voĉo gravas en EU. La diferenco estas pli granda ol dum la printempo.
Image
 
Kiel kutime, la oficiala raporto estis nur en la angla lingvo, do estis nekomprenebla de la plejmulto de Eŭropanoj. La verkintoj de tiu raporto ne zorge laboris. Iuj vortoj estis strange skribitaj : "alredy" (already ?), "benefitted" aŭ "benefited". Oni konsilu al ili uzi tekstokorektilojn, kiuj kapablas montri tiajn erarojn per substrekoj sub malĝustaj vortoj.
Iuj frazoj estis malfacile kompreneblaj de homoj kaj malfacile tradukeblaj de aŭtomataj tradukiloj, pro ĵargonaj/slangaj vortoj. La titolo de la kvina parto komencas per "HEATING UP" : kio estas tiu varmigo ?
Tabeloj estas bildoj, foje malprecizaj, do ne uzeblaj per aŭtomataj programoj. 
Tamen jen la tradukoj en ĉiuj oficialaj lingvoj. 
 
 

Skribi komenton

Kiu estas la sesa litero de la vorto 6t4rzb8 ?

Fluo RSS de komentoj pri tiu artikolo

Aliaj lingvoj :
europagemeinsam.eu : en la germana (DE)
europeensemble.eu : en la franca (FR)
europainsieme.eu : en la itala (IT)
europajuntos.eu : en la hispana (ES)