Aliaj lingvoj

Multaj eŭropanoj ne scipovas la internacian lingvon Esperanto, do utilas tradukoj en naciaj lingvoj. En la retejo europokune.eu, ĉiuj dosieroj estas en ĉiuj lingvoj, kaj en formatoj .pdf kaj .odt : do proksimume 50 dosieroj (24 oficialaj lingvoj, formatoj pdf kaj odt), kaj la listo de dosieroj estas longa, tro longa.

Pro tio, utilas (aŭ utilos) retejoj similaj al europokune.eu, sed en naciaj lingvoj : samaj artikoloj, sed mallonga listo de dosieroj.

Ĝis nun, ekzistas nur la sekvantaj (sed bonvolu helpi nin por traduko al aliaj lingvoj) :

Aliaj lingvoj :
europagemeinsam.eu : en la germana (DE)
europeensemble.eu : en la franca (FR)
europainsieme.eu : en la itala (IT)
europajuntos.eu : en la hispana (ES)