Kiuj ni estas


Ni estas civitanoj de Eŭropa Unio, kiu deziras pli bonan demokratecon en tiu politika strukturo. Pro tio, ni agadas en la Federacio Eŭropo-Demokratio-Esperanto. Aliaj organizaĵoj agas je la tutmonda nivelo, ekzemple linguistic-rights.org.

Eŭropo-Demokratio-Esperanto havas naciajn asociojn en Francio, Germanio, Pollando kaj Hungario.

Image

Demokratio estas estrado far la popolo, do demokratio postulas ke la homoj interparolu, por scii opiniojn de la aliaj, por kune debati, kune provi novajn ideojn, kaj fine kune decidi sian komunan estonton.

En Eŭropo estas multaj lingvoj, kaj ĝis nun eŭropanoj ne povas interparoli. Eĉ per la angla lingvo, kiu estas multe instruata, la plejmulto de eŭropanoj ne povas interparoli, ĉar ĝi estas tro malfacila, kaj maljusta ĉar ĝi favoras la denaskulojn.

Ni deziras komunan lingvon, facilan, precizan, justan. Ni deziras Esperanton kiel ilo por demokratio en Eŭropo.

Sed ni deziras ĉefe demokration, kaj pro tio, ni provas traduki gravajn dokumentojn pri Eŭropo al ĉiuj oficialaj lingvoj.

Pierre DIEUMEGARD

Aliaj lingvoj :
europagemeinsam.eu : en la germana (DE)
europeensemble.eu : en la franca (FR)
europainsieme.eu : en la itala (IT)
europajuntos.eu : en la hispana (ES)