Inoj kaj iĉoj de Eŭropo (Eŭrobarometro de 1975)

Redaktita de Estro Neniu komento
Klasifikita en : Eurobarometro, Egaleco Ŝlosil-vortoj : eŭrobarometro, ino, iĉo, egaleco

1975 estis "Internacia Virina Jaro", kaj multaj internaciaj organizoj aktivadis pri egaleco inter viroj kaj inoj. Eŭropa Komunumo, kiu estas nun Eŭropa Unio, faris Eŭrobarometra esploron pri tiu temo.

En 1975, Eŭropa Komunumo havis nur 9 membrojn (Germanio, Nederlando, Luksemburgio, Belgio, Francio, Italio, Britio, Irlando kaj Danio). 

Komputaj problemoj kaj iliaj sekvoj

Tiam, oni ne uzis komputilojn kaj printilojn, sed tajpmaŝinojn. La raporto estis publikigita en tri lingvoj, la franca, la angla kaj la germana ; pluraj jaroj poste, oni skanis la paperajn foliojn por fari komputikajn dosierojn, kiuj estas nun en la retejo de Eŭrobarometro : https://europa.eu/eurobarometer/surveys/detail/63.

En 2025 ni prenis la franclingvan version, uzis programon por aŭtomate rekoni literojn kaj faris tekstojn kaj tabelojn en komputika dosiero. Estis multaj eraroj, ĉar la programo malfacile rekonas I (majuskla i), l (minuskla L) kaj 1 (cifero), aŭ 0 (nulo) kaj O (majuskla o)...  Ankaŭ estis eraroj ĉar estis makuloj aŭ faldetoj sur la papero. Ni permane korektis multajn erarojn, sed verŝajne ne ĉiujn.

Espereble, restas en la franlingva dosiero nur ne videblaj eraroj : okulo kaj cerbo de legantoj ne vidas ilin. Tamen tiaj eraroj ĝenas aŭtomatajn tradukilojn, kaj estas multaj eraroj en rezulto de aŭtomata traduko al aliaj lingvoj. Bonvolu pardoni, kaj bonvolu plibonigi la dosierojn de aliaj lingvoj : ni plezure metos la rezulton de via laboro en tiu retejo.

Verkintoj de 1975 ne laboris kiel la nunaj

En 2025, ni ne scias kiu precize verkas la dosierojn de Eŭrobarometro : neniu nomo aperas en la teksto, kaj ni nur povas vidi en ecoj de pdf-dosiero la nomon de la ofico en Eŭropa Unio, ekzemple Direktorejo pri komunikado. En raporto de 1975, ni povas legi nomojn de la ĉefa aŭtoro, Jacques-René Rabier, kaj ankaŭ de kelkaj fakuloj pri statistiko.

Ankaŭ ni povas legi la pensojn de la verkintoj, iliajn hipotezojn (aŭ stereotipojn ?), kaj ofte ni legas ke la rezulto de tiu esploro ne kongruas kun la hipotezoj. Tiu "scienca" sinteno ne estas en raportoj de la 21a jarcento.

Antaŭ 50 jaroj estis komputiloj, jes ja. Ili nur komputis, kaj ne kapablis fari diagramojn kaj laŭtemajn mapojn. En tiu raporto estis nur teksto kaj tabeloj, sed ni aldonis (en 2025) kelkajn diagramojn en la parto "komentoj".

Tamen, en 1975, jam lingvoj disigas homojn : opinioj pli varias laŭ landoj ol laŭ sociaj grupoj

Pri demando "Ĉu vi pensas ke la ŝanĝiĝo estas tro rapida, sufiĉe rapida, maltro rapida ?), el tabeloj 7 kaj 9 de tiu raporto (elcento de homoj kiuj pensas ke la ŝanĝo ne estas sufiĉe rapida), ni faris la ĉi-suban diagramon.

Image

Ne estas granda malsimilo inter respondoj de viroj (26%) kaj de inoj (30%). Estas pli granda malsimilo inter aĝoj (junuloj pensas ke la ŝanĝiĝo estas tro malrapida) kaj inter edukniveloj (homoj kun alta edukado pensas pli ol homoj kiujn ricevis nur baza edukado ke la ŝanĝiĝo estas tro malrapida : 38% kontraŭ 23%. Kaj la plej grandaj malsimiloj estas inter najbaraj landoj : Germanio 38% kaj Danio 15%.

Por scii pli pri opinioj de eŭropaj  inoj kaj iĉoj en 1975, legu la ĉi-subajn dosierojn :

EBSp6_EuropHF1975_FR3.odt originalo en la franca
EBSp6_EuropHF1975_FR3.pdf
EBSp6_EuropHF1975_FR3_BG.odt en la bulgara
EBSp6_EuropHF1975_FR3_BG.pdf
EBSp6_EuropHF1975_FR3_CS.odt en la ĉeĥa
EBSp6_EuropHF1975_FR3_CS.pdf
EBSp6_EuropHF1975_FR3_DA.odt en la dana
EBSp6_EuropHF1975_FR3_DA.pdf
EBSp6_EuropHF1975_FR3_DE.odt en la germana
EBSp6_EuropHF1975_FR3_DE.pdf
EBSp6_EuropHF1975_FR3_EL.odt en la greka
EBSp6_EuropHF1975_FR3_EL.pdf
EBSp6_EuropHF1975_FR3_EN.odt en la angla
EBSp6_EuropHF1975_FR3_EN.pdf
EBSp6_EuropHF1975_FR3_ES.odt en la hispana
EBSp6_EuropHF1975_FR3_ES.pdf
EBSp6_EuropHF1975_FR3_ET.odt en la estona
EBSp6_EuropHF1975_FR3_ET.pdf
EBSp6_EuropHF1975_FR3_FI.odt en la finna
EBSp6_EuropHF1975_FR3_FI.pdf
EBSp6_EuropHF1975_FR3_GA.odt en la irlandgaela
EBSp6_EuropHF1975_FR3_GA.pdf
EBSp6_EuropHF1975_FR3_HR.odt en la kroata
EBSp6_EuropHF1975_FR3_HR.pdf
EBSp6_EuropHF1975_FR3_HU.odt en la hungara
EBSp6_EuropHF1975_FR3_HU.pdf
EBSp6_EuropHF1975_FR3_IT.odt en la itala
EBSp6_EuropHF1975_FR3_IT.pdf
EBSp6_EuropHF1975_FR3_LT.odt en la litova
EBSp6_EuropHF1975_FR3_LT.pdf
EBSp6_EuropHF1975_FR3_LV.odt en la latva
EBSp6_EuropHF1975_FR3_LV.pdf
EBSp6_EuropHF1975_FR3_MT.odt en la malta
EBSp6_EuropHF1975_FR3_MT.pdf
EBSp6_EuropHF1975_FR3_NL.odt en la nederlanda
EBSp6_EuropHF1975_FR3_NL.pdf
EBSp6_EuropHF1975_FR3_PL.odt en la pola
EBSp6_EuropHF1975_FR3_PL.pdf
EBSp6_EuropHF1975_FR3_PT.odt en la portugala 
EBSp6_EuropHF1975_FR3_PT.pdf
EBSp6_EuropHF1975_FR3_RO.odt en la rumana
EBSp6_EuropHF1975_FR3_RO.pdf
EBSp6_EuropHF1975_FR3_SK.odt en la slovaka
EBSp6_EuropHF1975_FR3_SK.pdf
EBSp6_EuropHF1975_FR3_SL.odt en la slovena
EBSp6_EuropHF1975_FR3_SL.pdf
EBSp6_EuropHF1975_FR3_SV.odt en la sveda
EBSp6_EuropHF1975_FR3_SV.pdf

Skribi komenton

Kiu estas la lasta litero de la vorto 4at2lvic ?

Fluo RSS de komentoj pri tiu artikolo

Aliaj lingvoj :
europagemeinsam.eu : en la germana (DE)
europeensemble.eu : en la franca (FR)
europainsieme.eu : en la itala (IT)
europajuntos.eu : en la hispana (ES)