Konferenco pri estonteco de Eŭropo : fina raporto (2022)

Redaktita de Estro Neniu komento
Klasifikita en : Multlingveco Ŝlosil-vortoj : 2022, Konferenco, estonteco, Eŭropo
gemini_generated_image_6v4ku06v4ku06v4k_mini.png

La Konferenco pri estonteco de Eŭropo finiĝis je la 9a de majo 2022, dum oficiala festo en Strasburgo. Publikiĝis la oficiala raporto (en pluraj lingvo, angla, franca, germana almenaŭ), kaj iom poste la retejo malaperis, do plejmulto de la informiloj pri tiu Konferenco ne plu estas haveblaj.

Nun (28a de novembro 2025), en la arkivo de tiu Konferenco, estas havebla nur la fina raporto en la angla. Per tiu artikolo vi povos elŝuti dosierojn de la raporto en ĉiuj oficialaj lingvoj.

 

La ĉi-subaj dosieroj estas aŭtomate tradukitaj el la franca versio de la fina raporto.

Jes, estas tradukeraroj. La plej malbelaj estas en la unua paĝo, kies titolo ofte fuŝas, sed la teksto mem kutime taŭgas.

Eĉ se estas eraroj en la traduko mem, mi aŭdacas skribi ke tiuj dosieroj estas pli bonaj ol la originala en arkivo de la Konferenco  ĉar la tabelo de enhavo ne bone funkciis en la originalo (ĉefe en finaj partoj, aneksaĵoj). Nun, en niaj dosieroj, vi povas klaki en iu linio, kaj bone iri al la bona paĝo.

Rapida plendo pri honesteco de tiu raporto

En la fina raporto de la tuta Konferenco, pli ol 300-paĝa, la vorto "Esperanto" estas nur unufoje, en itala raporto "Post konstruado de Eŭropo de institucioj, estas esence konstrui Eŭropon de homoj. El ĉi tiu vidpunkto, la centreco de komuna lingvo estas emfazita por ebligi dialogon inter civitanoj de malsamaj landoj kaj egalan aliron al servoj. La revo pri Esperanto kolapsinta, la eliro de Britio el la Eŭropa Unio levis dubojn pri la ebleco adopti la anglan lingvon kiel komunan lingvon, ŝlosilan idiomaĵon en internaciaj rilatoj same kiel ene de la scienca kaj ekonomia sistemo."

"Esperanto kolapsinta" ? Ni ne vidis tion en la raporto pri multlingva platformo (proks. 100-paĝa, en kiu la vorto "Esperanto" estas 27-foje). Ĝi malaperis el tiu Konferenco pro agado de iuj kiuj deziris kolapsigi ĝin ; vidu pri tio filmeton, ĉefe post 13:30 . Sed restas la ĉefa punkto : kiel fari komunan lingvon ? Tuj post tiu paragrafo estas rekomendo "Antaŭenigante la adopton de komuna lingvo.". Ho, jes, per Esperanto, kiu ne tiom estas kolapsinta !

"Komuna lingvo" estas ankaŭ en rekomendo 38 :

38. Ni rekomendas, ke la angla estu instruata, laŭ atestebla normo, kiel kerna fako en bazlernejoj tra ĉiuj EU-membroŝtatoj por faciligi kaj plifortigi la kapablon de eŭropaj civitanoj komuniki efike.

Ni rekomendas ĉi tion ĉar:
● Ĉi tio provizus pli grandan unuecon kaj egalecon per pliigo de la kapabloj de civitanoj komuniki unu kun la alia kaj subtenus pli fortan komunan eŭropan identecon.
● Ĉi tio permesus pli larĝan, flekseblan kaj pli alireblan labormerkaton, donante al civitanoj la fidon labori kaj komuniki en ĉiuj aliaj membroŝtatoj, provizante pli grandajn personajn kaj profesiajn ŝancojn.
● Komune uzata eŭropa lingvo povus esti atingita en tre mallonga tempodaŭro se ĉi tio estus efektivigita.
● La uzo de komuna lingvo akcelas la interŝanĝon de informoj, kio utilus al kunlaboro, reagus kune al krizoj, helpus humanitarajn klopodojn kaj alproksimigus Eŭropon kaj eŭropanojn.

Jes pri la kialoj : estus bone havi "komune uzata eŭropa lingvo". Sed en multaj landoj de Eŭropo la angla estas jam instruata de pluraj jardekoj, kaj homoj ne kapablas "komuniki unu kun la alia". Se ni vere deziras ke "Komune uzata eŭropa lingvo povus esti atingita en tre mallonga tempodaŭro", necesas pli facila, pli preciza, malpli konfuza lingvo ol la angla. Necesas Esperanto.

(fino de la plendo, jen la dosieroj)

BookCAE_RapportTotalRed.odt en la franca
BookCAE_RapportTotalRed.pdf
BookCAE_RapportTotalRed_BG.odt en la bulgara
BookCAE_RapportTotalRed_BG.pdf
BookCAE_RapportTotalRed_CS.odt en la ĉeĥa
BookCAE_RapportTotalRed_CS.pdf
BookCAE_RapportTotalRed_DA.odt en la dana
BookCAE_RapportTotalRed_DA.pdf
BookCAE_RapportTotalRed_DE.odt en la germana
BookCAE_RapportTotalRed_DE.pdf
BookCAE_RapportTotalRed_EL.odt en la greka
BookCAE_RapportTotalRed_EL.pdf
BookCAE_RapportTotalRed_EN.odt en la angla
BookCAE_RapportTotalRed_EN.pdf
BookCAE_RapportTotalRed_ES.odt en la hispana
BookCAE_RapportTotalRed_ES.pdf
BookCAE_RapportTotalRed_ET.odt en la estona
BookCAE_RapportTotalRed_ET.pdf
BookCAE_RapportTotalRed_FI.odt en la finna
BookCAE_RapportTotalRed_FI.pdf
BookCAE_RapportTotalRed_GA.odt en la irlandgaela
BookCAE_RapportTotalRed_GA.pdf
BookCAE_RapportTotalRed_HR.odt en la kroata
BookCAE_RapportTotalRed_HR.pdf
BookCAE_RapportTotalRed_HU.odt en la hungara
BookCAE_RapportTotalRed_HU.pdf
BookCAE_RapportTotalRed_IT.odt en la itala
BookCAE_RapportTotalRed_IT.pdf
BookCAE_RapportTotalRed_LT.odt en la litova
BookCAE_RapportTotalRed_LT.pdf
BookCAE_RapportTotalRed_LV.odt en la latva
BookCAE_RapportTotalRed_LV.pdf
BookCAE_RapportTotalRed_MT.odt en la malta
BookCAE_RapportTotalRed_MT.pdf
BookCAE_RapportTotalRed_NL.odt en la nederlanda
BookCAE_RapportTotalRed_NL.pdf
BookCAE_RapportTotalRed_PL.odt en la pola
BookCAE_RapportTotalRed_PL.pdf
BookCAE_RapportTotalRed_PT.odt en la portugala
BookCAE_RapportTotalRed_PT.pdf
BookCAE_RapportTotalRed_RO.odt en la rumana
BookCAE_RapportTotalRed_RO.pdf
BookCAE_RapportTotalRed_SK.odt en la slovaka
BookCAE_RapportTotalRed_SK.pdf
BookCAE_RapportTotalRed_SL.odt en la slovena
BookCAE_RapportTotalRed_SL.pdf
BookCAE_RapportTotalRed_SV.odt en la sveda
BookCAE_RapportTotalRed_SV.pdf

Skribi komenton

Kiu estas la lasta litero de la vorto wblhxp ?

Fluo RSS de komentoj pri tiu artikolo

Aliaj lingvoj :
europagemeinsam.eu : en la germana (DE)
europeensemble.eu : en la franca (FR)
europainsieme.eu : en la itala (IT)
europajuntos.eu : en la hispana (ES)