Post eŭropa baloto de junio 2024, niaj gvidantoj devos/devus zorgi pri gravaj decidoj. La nuna mondo ne estas simpla : klimata ŝanĝo, milito en Ukrainio kaj en aliaj landoj, malkontentemo de multaj homoj...
Espereble tiu esploro gvidos niajn gvidandojn por bonaj decidoj.
Legi pli pri EB 550 : Defioj kaj prioritatoj (2024)
Eŭrobarometro estas 50 jara. Ni facile forgesas kiaj estis aferoj antaŭ 50 jaroj.
En 1974, Eŭropa Unio estis Eŭropa Komunumo, kaj konsistis nur el 9 landoj. En tiu tempo, ni, aŭ niaj prauloj, ne uzis komputilojn, sed skribmaŝinojn. Ne estis skaniloj, nek printiloj, nek interreto.
Do la unua raporto Eŭrobarometro estis nur papera, sen grafikaĵoj, kun tajperaroj. Tamen ĝi estis interesa.
Legi pli pri La unua Eŭrobarometro de 1974
Por nia vivo, gravas medio, do Europaj gvidantoj petis esploron pri opinioj de Eŭropanoj, kies rezulto publikiĝis en la angla dum printempo 2024.
Tamen ni bedaŭros ke neniu demando temis pri la ĉefa problemo de nia nuna tempo : la granda kvanto de karbondioksido en aero, kiu estas kaŭzo de klimata varmiĝo.
Legi pli pri Eŭrobarometro Sp550 2024 : Sinteno de Eŭropanoj pri medio
Tiu raporto Eŭrobarometro estis atendata de multaj jaroj, ĉar la lasta pri tiu temo estis dek du jara (Eŭrobarometro 386 de 2012).
Legi pli pri Eŭropanoj kaj iliaj lingvoj : eŭrobarometro 2024
Kutime, raportoj de esploroj Eŭrobarometro donas rezulton laŭ la landoj.
En tiu esploro, la rezultoj estas laŭ la 194 regionoj. Oni vidas pli precize, kaj mapoj montras malsimilojn inter regionoj de la sama lando, sed ankaŭ similojn inter regionoj, kaj malsimilojn inter ŝtatoj.
Legi pli pri Fulm-Eŭrobarometro 539 : publika opinio en regionoj de Eŭropa Unio