Aŭtuno 2026 : en multaj landoj de Eŭropo (kaj de la tuta mondo), junuloj surstrate manifestacias. Por pli bonaj lernejoj, por la klimato, por pli bona dispartigo de riĉaĵoj, kaj ĝenerale por pli bona mondo, en kiu ili vivos dum tiu jarcento.
Fino de junio 2026 : Eŭropa Unio faris enketon Eŭrobarometro pri "Junularo kaj demokratio". En ĝi estas multaj demandoj al junuloj (inter 15 kaj 30 jaroj).
Legi la tuton de Junularo kaj demokratio (Junio 2026)
"Demokratio en ago" estas la titolo de la Eŭrobarometra raporto de printempo 2023. Tiu raporto esploras la sentojn kaj opiniojn de Eŭropanoj en rilato kun la venonta baloto de eŭropa parlamento (junio 2024).
Tiu raporto estas nur en la angla, kiel kutime, sed ĝi estis malzorge redaktata, kun diversaj eraroj (troaj paragrafoj, eraroj en bildotekstoj...). Tamen ĝi montras, kiel kutime, ke opinioj de Eŭropanoj pli malsimilas laŭ la landoj ol laŭ la sociaj grupoj.
Legi la tuton de Eŭrobarometro 2023, demokratio en ago ?