Konferenco pri estonteco de Eŭropo : fina raporto (2022)

Redaktita de Estro Neniu komento
Klasifikita en : Multlingveco Ŝlosil-vortoj : 2022, Konferenco, estonteco, Eŭropo
gemini_generated_image_6v4ku06v4ku06v4k_mini.png

La Konferenco pri estonteco de Eŭropo finiĝis je la 9a de majo 2022, dum oficiala festo en Strasburgo. Publikiĝis la oficiala raporto (en pluraj lingvo, angla, franca, germana almenaŭ), kaj iom poste la retejo malaperis, do plejmulto de la informiloj pri tiu Konferenco ne plu estas haveblaj.

Nun (28a de novembro 2025), en la arkivo de tiu Konferenco, estas havebla nur la fina raporto en la angla. Per tiu artikolo vi povos elŝuti dosierojn de la raporto en ĉiuj oficialaj lingvoj.

 

Legi pli pri Konferenco pri estonteco de Eŭropo : fina raporto (2022)

Fina raporto de la "multlingva platformo" (Konferenco pri estonteco de Eŭropo, 2022)

Redaktita de Estro Neniu komento
Klasifikita en : Multlingveco Ŝlosil-vortoj : 2022, Konferenco, estonteco, Eŭropo, raporto
https://www.touteleurope.eu/wp-content/uploads/2021/09/conference-avenir-europe-regions-consultations.jpg

La Konferenco pri estonteco de Eŭropo finiĝis per granda ceremonio en Strasburgo, je la 9a de majo 2022. Kiam ĝi komenciĝis, je la printempo 2021, oficialuloj diris ke ĝi estu/estos granda demokrata evento, dum kiu ĉiuj eŭropanoj povos doni sian opinion, kaj ke ties proponoj estos gravaj por fari la estontajn decidojn de Eŭropa Unio.

Kio postrestas ? Kvazaŭ nenio, kaj spuroj de tiu Konferenco malaperas. Estis retejo https://futureu.europa.eu sed ĝi malaperis, kaj restas malmultaj partoj en arkivo. En ĝi, la unua etaĝo estis "multlingva platformo", kies raporto montris gravecon de lingvoj por Eŭropanoj (kaj gravecon de Esperanto), sed la raporto estis nur anglalingva.

Jen la fina raporto en ĉiuj oficialaj lingvoj kaj Esperanto.

Legi pli pri Fina raporto de la "multlingva platformo" (Konferenco pri estonteco de Eŭropo, 2022)

Medio kaj klimato de Eŭropo : raporto 2025

Redaktita de Estro Neniu komento
Klasifikita en : Klimata ŝanĝo Ŝlosil-vortoj : 2025, medio, Eŭropo, poluado, karbondioksido
https://www.eea.europa.eu/en/europe-environment-2025/ask-ai/@@images/image-1920-510c155a156ada903ac0b9ae9c61d410.png

Eŭropa Medio-Agentejo publikigas raporton pri la stato de medio en Eŭropo ĉiu kvina jaro. 

En septembro 2025 aperis la ĝenerala raporto (SOER) pri medio kaj klimato en Eŭropo "scio por rezisteco, prospero kaj daŭripovo". Per tiuj dosieroj, vi scios, do vi kapablos rezisti, eble kapablos prosperi, kaj povos daŭri...

Legi pli pri Medio kaj klimato de Eŭropo : raporto 2025

Fina raporto de la Konferenco pri estonteco de Eŭropo

Redaktita de Pierre Dieumegard Neniu komento
Klasifikita en : Diversaĵoj Ŝlosil-vortoj : Konferenco, estonteco, eŭropo, raporto, eŭropa unio
UnuaPaghoDeRaporto

La Konferenco pri estonteco de Eŭropo finiĝis je la 9a de majo 2022. Kvar monatoj poste, komence de septembro 2022, la oficiala raporto estas nur en tri lingvoj (la angla, la germana kaj la franca). Por la aliaj lingvoj, en la paĝo de raportoj, estas nur indiko "la traduko venos poste".

Komence de septembro 2022 : ĉar ni ne scias kiam venos traduko en aliaj lingvoj (eble neniam ?), ni metis en la retejo Eŭropokune la raportojn en ĉiuj oficialaj lingvoj.

Komence de novembro 2022 : la dosieroj aperis en novaj lingvoj. Tamen, en la paĝo pri raportoj, daŭre estas indiko "la traduko venos poste". Strange !

Legi pli pri Fina raporto de la Konferenco pri estonteco de Eŭropo

Estonteco de Eŭropo, la esploro Eŭrobarometro 517 (aŭtuno 2021)

Redaktita de Pierre Dieumegard Neniu komento
Klasifikita en : Eurobarometro Ŝlosil-vortoj : eŭrobarometro, estonteco, Eŭropo

Dum aŭtuno 2021 estis enketo de Eŭrobarometro pri "Estonteco de Eŭropo" ; samtempe estis la Konferenco pri la estonteco de Eŭropo. Jen la tuta libro de rezultoj de la oficiala esploro ; en ĝi estas kelkaj kromaj paĝoj, kiuj montras la malfacilon de demokrateco kiam ni ne povas kune interparoli.

Legi pli pri Estonteco de Eŭropo, la esploro Eŭrobarometro 517 (aŭtuno 2021)

Fluo RSS de artikoloj de tiu ŝlosilvorto
Aliaj lingvoj :
europagemeinsam.eu : en la germana (DE)
europeensemble.eu : en la franca (FR)
europainsieme.eu : en la itala (IT)
europajuntos.eu : en la hispana (ES)