Fina raporto de la "multlingva platformo" (Konferenco pri estonteco de Eŭropo, 2022)

Redaktita de Estro Neniu komento
Klasifikita en : Multlingveco Ŝlosil-vortoj : 2022, Konferenco, estonteco, Eŭropo, raporto
https://www.touteleurope.eu/wp-content/uploads/2021/09/conference-avenir-europe-regions-consultations.jpg

La Konferenco pri estonteco de Eŭropo finiĝis per granda ceremonio en Strasburgo, je la 9a de majo 2022. Kiam ĝi komenciĝis, je la printempo 2021, oficialuloj diris ke ĝi estu/estos granda demokrata evento, dum kiu ĉiuj eŭropanoj povos doni sian opinion, kaj ke ties proponoj estos gravaj por fari la estontajn decidojn de Eŭropa Unio.

Kio postrestas ? Kvazaŭ nenio, kaj spuroj de tiu Konferenco malaperas. Estis retejo https://futureu.europa.eu sed ĝi malaperis, kaj restas malmultaj partoj en arkivo. En ĝi, la unua etaĝo estis "multlingva platformo", kies raporto montris gravecon de lingvoj por Eŭropanoj (kaj gravecon de Esperanto), sed la raporto estis nur anglalingva.

Jen la fina raporto en ĉiuj oficialaj lingvoj kaj Esperanto.

Legi pli pri Fina raporto de la "multlingva platformo" (Konferenco pri estonteco de Eŭropo, 2022)

Sesa raporto de Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (ISKŜ = IPCC), 2023

Redaktita de Estro Neniu komento
Klasifikita en : Klimata ŝanĝo Ŝlosil-vortoj : klimato, 2023, raporto, klimata ŝanĝiĝo, IPCC
Klimata ŝanĝiĝo

28a de majo 2025 : la komenco de la jaro estis la plej varma en la lastaj jaroj, diris la radio hodiaŭ matene.

Kialo de tiu varmeco estas konata, ĝi fontas en la troa kvanto da karbondioksido en aero. Por pli bone koni ŝanĝiĝon de la klimato, jen la sesa raporto de la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (ISKŜ = IPCC)

Legi pli pri Sesa raporto de Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (ISKŜ = IPCC), 2023

Fina raporto de la Konferenco pri estonteco de Eŭropo

Redaktita de Pierre Dieumegard Neniu komento
Klasifikita en : Diversaĵoj Ŝlosil-vortoj : Konferenco, estonteco, eŭropo, raporto, eŭropa unio
UnuaPaghoDeRaporto

La Konferenco pri estonteco de Eŭropo finiĝis je la 9a de majo 2022. Kvar monatoj poste, komence de septembro 2022, la oficiala raporto estas nur en tri lingvoj (la angla, la germana kaj la franca). Por la aliaj lingvoj, en la paĝo de raportoj, estas nur indiko "la traduko venos poste".

Komence de septembro 2022 : ĉar ni ne scias kiam venos traduko en aliaj lingvoj (eble neniam ?), ni metis en la retejo Eŭropokune la raportojn en ĉiuj oficialaj lingvoj.

Komence de novembro 2022 : la dosieroj aperis en novaj lingvoj. Tamen, en la paĝo pri raportoj, daŭre estas indiko "la traduko venos poste". Strange !

Legi pli pri Fina raporto de la Konferenco pri estonteco de Eŭropo

Fluo RSS de artikoloj de tiu ŝlosilvorto
Aliaj lingvoj :
europagemeinsam.eu : en la germana (DE)
europeensemble.eu : en la franca (FR)
europainsieme.eu : en la itala (IT)
europajuntos.eu : en la hispana (ES)