himno al Eŭropo
9a de majo 2027 :
- tago de Eŭropo
- en jaro kiam Eŭropa Unio estos 70jara,
- kaj Esperanto estos 140jara
(140=70x2 !).
Do la 9a de majo 2027 estos nekutima tago, nekutima festo de Eŭropo kaj de Esperanto.
Pluraj organizoj kunlaboras por kune festi : EEU (Eŭropa Esperanto-Unio), EDE (Eŭropo-Demokratio-Esperanto), kaj diversaj asocioj, naciaj aŭ lokaj.
En tiu tago, ni proponas kune kanti la himnon al Eŭropo en Esperanto, laŭ la paroloj de Umberto Brocatelli, surstrate aŭ surplace, eble kun aliaj versioj en aliaj lingvoj, kaj kun aliaj kantoj kiujn plaĉos al vi.
Dosieroj eble uzotaj :
- partituro unuvoĉa en retejo de EEU, en formato pdf
- partituro kvarvoĉa, en formato .pdf
- partituro unuvoĉa, nur la unua strofo, kun traduko al nacia lingvo kaj eblaj klarigoj de prononco por nacilingvanoj, en formato .odg (LibreOffice) kaj formato .pdf
Uzu LibreOfficeDraw por modifi laŭplaĉe kaj aldoni klarigojn por prononco.
* en la germana : formato .odg kaj formato .pdf
* en la angla : formato .odg kaj formato .pdf
* en la hispana : formato .odg kaj formato .pdf
* en la franca : formato .odg kaj formato .pdf
* en la itala : formato .odg kaj formato .pdf
* en la portugala : formato .odg kaj formato .pdf
Kantu kune amikaro !
Tiu retejo estas provizora. Kontaktu nin en kantuen@europokune.eu