La Konferenco pri estonteco de Eŭropo finiĝis je la 9a de majo 2022, dum oficiala festo en Strasburgo. Publikiĝis la oficiala raporto (en pluraj lingvo, angla, franca, germana almenaŭ), kaj iom poste la retejo malaperis, do plejmulto de la informiloj pri tiu Konferenco ne plu estas haveblaj.
Nun (28a de novembro 2025), en la arkivo de tiu Konferenco, estas havebla nur la fina raporto en la angla. Per tiu artikolo vi povos elŝuti dosierojn de la raporto en ĉiuj oficialaj lingvoj.
Legi pli pri Konferenco pri estonteco de Eŭropo : fina raporto (2022)
La Konferenco pri estonteco de Eŭropo finiĝis per granda ceremonio en Strasburgo, je la 9a de majo 2022. Kiam ĝi komenciĝis, je la printempo 2021, oficialuloj diris ke ĝi estu/estos granda demokrata evento, dum kiu ĉiuj eŭropanoj povos doni sian opinion, kaj ke ties proponoj estos gravaj por fari la estontajn decidojn de Eŭropa Unio.
Kio postrestas ? Kvazaŭ nenio, kaj spuroj de tiu Konferenco malaperas. Estis retejo https://futureu.europa.eu sed ĝi malaperis, kaj restas malmultaj partoj en arkivo. En ĝi, la unua etaĝo estis "multlingva platformo", kies raporto montris gravecon de lingvoj por Eŭropanoj (kaj gravecon de Esperanto), sed la raporto estis nur anglalingva.
Jen la fina raporto en ĉiuj oficialaj lingvoj kaj Esperanto.
Legi pli pri Fina raporto de la "multlingva platformo" (Konferenco pri estonteco de Eŭropo, 2022)