Sesa raporto de Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (ISKŜ = IPCC), 2023

Redaktita de Estro Neniu komento
Klasifikita en : Klimata ŝanĝo Ŝlosil-vortoj : klimato, 2023, raporto, klimata ŝanĝiĝo, IPCC
Klimata ŝanĝiĝo

28a de majo 2025 : la komenco de la jaro estis la plej varma en la lastaj jaroj, diris la radio hodiaŭ matene.

Kialo de tiu varmeco estas konata, ĝi fontas en la troa kvanto da karbondioksido en aero. Por pli bone koni ŝanĝiĝon de la klimato, jen la sesa raporto de la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (ISKŜ = IPCC)

Legi pli pri Sesa raporto de Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (ISKŜ = IPCC), 2023

Fina raporto de la Konferenco pri estonteco de Eŭropo

Redaktita de Pierre Dieumegard Neniu komento
Klasifikita en : Diversaĵoj Ŝlosil-vortoj : Konferenco, estonteco, eŭropo, raporto, eŭropa unio
UnuaPaghoDeRaporto

La Konferenco pri estonteco de Eŭropo finiĝis je la 9a de majo 2022. Kvar monatoj poste, komence de septembro 2022, la oficiala raporto estas nur en tri lingvoj (la angla, la germana kaj la franca). Por la aliaj lingvoj, en la paĝo de raportoj, estas nur indiko "la traduko venos poste".

Komence de septembro 2022 : ĉar ni ne scias kiam venos traduko en aliaj lingvoj (eble neniam ?), ni metis en la retejo Eŭropokune la raportojn en ĉiuj oficialaj lingvoj.

Komence de novembro 2022 : la dosieroj aperis en novaj lingvoj. Tamen, en la paĝo pri raportoj, daŭre estas indiko "la traduko venos poste". Strange !

Legi pli pri Fina raporto de la Konferenco pri estonteco de Eŭropo

Fluo RSS de artikoloj de tiu ŝlosilvorto
Aliaj lingvoj :
europagemeinsam.eu : en la germana (DE)
europeensemble.eu : en la franca (FR)
europainsieme.eu : en la itala (IT)
europajuntos.eu : en la hispana (ES)