La reto Eurydice estas informreto pri edukado en Eŭropo. Ĝi devus ebligi pli bonan komprenon de la edukaj sistemoj de la membroŝtatoj de la Eŭropa Unio kaj ĝiaj plej proksimaj najbaroj. Por tio, ĝi publikigas raportojn pri eduksistemoj ; la lasta, en komenco de 2023, estas/estis nur en la angla.
Legi pli pri Eurydice 2023 : instruado de lingvoj en Eŭropo
Dum aŭtuno de 2022, Eŭropa Parlamento organizis esploron por scii opinion de Eŭropanoj pri Eŭropa Unio, Eŭropa Parlamento, kaj demokrateco en Eŭropo.
Ni vidas ke opinioj de eŭropaj popoloj tre malsimilas.
Legi pli pri Parlemetro de aŭtuno 2022
Klimata ŝanĝo gravas por ĉiuj homoj, do ankaŭ por Eŭropanoj. La Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (ISKŜ = IPCC) faras raportojn de multaj jaroj, sed politikistoj ne vere zorgas pri tio.
Komence de 2023, publikiĝis la resumo de la sesa raporto por politikistoj, nur en la angla. Eble tiu traduko helpos ilin, sed ne certe : estas multaj fakaj vortoj, tro sciencaj por multaj politikistoj... Tamen ni esperas ke per dosieroj en aliaj lingvoj, la politikistoj/decidantoj/ povos pli facile kompreni kaj agi.
Legi pli pri Klimata ŝanĝo : jen resumo de la sesa raporto de Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (ISKŜ = IPCC)
Jes, en 2023, gravas energiaj defioj (por Eŭropanoj kaj por ĉiuj homoj), kaj niaj socioj unuiĝu por alfronti ilin, sed tiu Eŭrobarometro ĉefe temas pri percepto de konsekvencoj de milito en Ukrainio.
Legi pli pri Aŭtuno 2022 : Eurobarometro pri "Respondo de EU al la energiaj defioj
Multaj homoj timas la nuntempa klimata ŝanĝiĝo. Iuj (ne tre multaj) deziras agadi kontraŭ tiu klimata ŝanĝiĝo.
En 2022 estis enketo Eŭrobarometro pri tiu temo "Justecaj perceptoj de la verda transiro", EBS 527. (se estas problemo, provu "privata fenestro")
Dum pluraj monatoj, en la retejo de Eŭrobarometro, la raporto estis nur en la angla ; poste venis raporto en la franca kaj en la germana. El la raporto en la angla, ni faris dosieron .odt, kaj per aŭtomata traduko, venis la aliaj dosieroj, en ĉiuj oficialaj nacioj de Eŭropa Unio.
Grava manko en Eŭrobarometro estas kunmetado de naciaj opinioj kaj de sociaj grupoj (laŭ sekso, aĝo, riĉeco...). Ni tion faris en eta dosiero en Esperanto, kiun ni aldonis al la raportojn en naciaj lingvoj.
Legi pli pri Eurobarometro 527 : Justecaj perceptoj de la verda transiro