La unua Eŭrobarometro de 1974

Redaktita de Pierre Dieumegard Neniu komento
Klasifikita en : Eurobarometro Ŝlosil-vortoj : eŭrobarometro, 1974
https://images.rawpixel.com/image_png_800/czNmcy1wcml2YXRlL3Jhd3BpeGVsX2ltYWdlcy93ZWJzaXRlX2NvbnRlbnQvZHcyMWJhdGNoMi1teW50LTAxLnBuZw%3D.png?s=jff4v2vj8SalOmPVhpGVjjkEAPn4kuNQNPb3vZ0WXxk

Eŭrobarometro estas 50 jara. Ni facile forgesas kiaj estis aferoj antaŭ 50 jaroj. 

En 1974, Eŭropa Unio estis Eŭropa Komunumo, kaj konsistis nur el 9 landoj. En tiu tempo, ni, aŭ niaj prauloj, ne uzis komputilojn, sed skribmaŝinojn. Ne estis skaniloj, nek printiloj, nek interreto.

Do la unua raporto Eŭrobarometro estis nur papera, sen grafikaĵoj, kun tajperaroj. Tamen ĝi estis interesa.

La originala dosiero estas en https://europa.eu/eurobarometer/surveys/detail/1459

Se oni komparas al la "nunaj" raportoj Eŭrobarometro, oni vidas ke tiu unua verko estas mallonga (40 paĝoj), sen bildoj, kun oftaj tajperaroj. 

Tamen ĝi montras ke la popoloj de la naŭ landoj (Francio, Germanio, Italio, Belgio, Nederlando, Luksemburgio, Britio, Irlando, Danio) havis diversajn opiniojn ; ili ĉefe maltrankviliĝas pro ekonomio, sed ankaŭ pro ekologio.

Image

Antaŭ 50 jaroj, la raporto estis verkita en la franca.

Kiel kutime, estas tradukeraroj. La vorto "De" signifas (mallongite) "Germanio" ("Deutschland"), sed ĝi estas ankaŭ franca prepozicio kies signifo estas "el" aŭ "de". La tradukilo ĉiam tradukas tiun vorteton kiel la prepozicio.

Alia stranda traduko estas en la deka paĝo "les dirigeants n’en font jamais assez" : taŭga traduko estus "gvidantoj neniam faras sufiĉe", sed la aŭtomata traduko donas en multaj lingvoj "religiuloj neniam faras sufiĉe." Mi ne komprenas kia estas la rilato al religio.

Skribi komenton

Kiu estas la unua litero de la vorto u432cp9 ?

Fluo RSS de komentoj pri tiu artikolo

Aliaj lingvoj :
europagemeinsam.eu : en la germana (DE)
europeensemble.eu : en la franca (FR)
europainsieme.eu : en la itala (IT)
europajuntos.eu : en la hispana (ES)