Jen la lasta artikolo de 2025 !
Konduto de homoj gravas por ŝpari energion, sed konduto de homoj ofte estas stirita de iliaj monujoj ! Dum somero 2025, Eŭrobarometro demandis pri decidoj de konsumantoj pri energio en hejmo.
Legi pli pri EBFl566 : konduto de konsumantoj pri energia transiro
Sociaj amaskomunikiloj estas fluoj de informoj, onidiroj kaj klaĉoj. Estas malfacile distingi fakton de fikcio, kaj registaroj maltrankviliĝas pri la rapida disvastiĝo de misinformado en Facebook, TikTok, X/Twitter kaj aliaj platformoj.
Eŭropa Parlamento organizis dum komenco de 2025 enketon pri tiaj komunikiloj.
Legi pli pri Enketo pri sociaj retoj 2025 : Eŭrobarometro EBFL014
Eŭropa Medio-Agentejo publikigas raporton pri la stato de medio en Eŭropo ĉiu kvina jaro.
En septembro 2025 aperis la ĝenerala raporto (SOER) pri medio kaj klimato en Eŭropo "scio por rezisteco, prospero kaj daŭripovo". Per tiuj dosieroj, vi scios, do vi kapablos rezisti, eble kapablos prosperi, kaj povos daŭri...
Legi pli pri Medio kaj klimato de Eŭropo : raporto 2025
En ĉiuj regnoj, estraroj bezonas monon, kaj civitanoj devas pagi impostojn por ebligi la komunan vivon. Sed tiuj civitanoj ofte pensas ke tiu mono estas malbone elspezita de estraro, kaj deziras alian politikon : pli aŭ malpli da elspezoj, do pli aŭ malpli da impostoj.
Kion deziras civitanoj de via lando ?
Legi pli pri EB Flash 562 : sintenoj de civitanoj rilate al impostado
Eŭropa Unio estas "unuiĝita en diverseco" : multaj ŝtatoj uzas eŭron kiel valuton, sed ne ĉiuj.
Kion opinias loĝantoj de "neeŭraj landoj" pri tiu valuto ?
Legi pli pri EBFl560 : ĉu eŭro (la valuto) interesas eŭropuniaj landoj kiuj ne uzas ĝin ?