Enketo pri sociaj retoj 2025 : Eŭrobarometro EBFL014

Redaktita de Estro Neniu komento
Klasifikita en : Eurobarometro, Amaskomunikiloj Ŝlosil-vortoj : 2025, eŭrobarometro, sociaj retoj,

Sociaj amaskomunikiloj estas fluoj de informoj, onidiroj kaj klaĉoj. Estas malfacile distingi fakton de fikcio, kaj registaroj maltrankviliĝas pri la rapida disvastiĝo de misinformado en Facebook, TikTok, X/Twitter kaj aliaj platformoj.

Eŭropa Parlamento organizis dum komenco de 2025 enketon pri tiaj komunikiloj.

(iri tuj al dosieroj)

La rezulto de tiu enketo estas en https://europa.eu/eurobarometer/surveys/detail/3592, nur en la angla, kiel kutime.

Image

Graveco de sociaj retoj pri sociaj kaj politikaj aferoj varias : malpli ol 50% uzas ilin en Francio, sed pli ol 80% en Kipro. Do ni komprenas ke en iuj landoj, registaroj zorgas pri falsaj novaĵoj disdonitaj de sociaj retoj.

Image

En tiu raporto, ni vidas ke babilrobotoj ne multe gravas por informiĝi pri sociaj kaj politikaj aferoj. Tamen, mia sperto kun junuloj estas malsama : mezlernejanoj ofte petas informojn de ChatGPT aŭ aliaj AI-robotoj.

Image

La firmao Meta estas grava en tiuj informfontoj : ĝi posedas kaj estras Facebook, Instagram kaj Whatsapp, do tri sociaj retoj en la kvin plej uzataj.

Problemo de la gazetara komuniko de Eŭropa Unio :

En tiu raporto estas interesaj informoj, sed ankaŭ "falsaj informoj", aŭ almenaŭ "ne taŭgaj informoj".

En la raporto, parto 3.2, estas demando "Ĉu vi sentas vin memfida, ke vi povas rekoni misinformadon, kiam vi renkontas ĝin?" . Ni povas legi ke poloj malpli memfidas ol maltanoj, ke viroj pli memfidas ol inoj, ke junuloj pli memfidas ol maljunuloj. Prave aŭ malprave, ni ne scias.

En la retpaĝo de Eŭropa Unio pri tiu enketo, je la fino, estas ligilo "Press Release" al oficiala gazetara komuniko, en la angla, sed aliaj lingvoj eblas. La titolo de tiu komuniko estas "Novaj EU-rimedoj necesas por igi interretajn servojn pli sekuraj por neplenaĝuloj". La teksto proponas regulojn por sekurigi interreton por junuloj, kaj en la fino, estas ligilo al la paĝo de tiu enketo.

La problemo estas ke en la raporto ne temas pri neplenaĝuloj. La vorto "minors" ne estas en la raporto. Eble la memfido de junuloj estas danĝera, kaj leĝoj devas protekti ilin kontraŭ tiu memfido, sed la raporto ne temas pri tio.

Jen dosieroj de traduko de la raporto Eŭrobarometro (el Eŭropa Parlamento) EBFl014 pri uzo de sociaj retoj/medioj en 2025.

EBFL014EP_SocMed.odt en la angla
EBFL014EP_SocMed.pdf
EBFL014EP_SocMed_BG.odt en la bulgara
EBFL014EP_SocMed_BG.pdf
EBFL014EP_SocMed_CS.odt en la ĉeĥa
EBFL014EP_SocMed_CS.pdf
EBFL014EP_SocMed_DA.odt en la dana
EBFL014EP_SocMed_DA.pdf
EBFL014EP_SocMed_DE.odt en la germana
EBFL014EP_SocMed_DE.pdf
EBFL014EP_SocMed_EL.odt en la greka
EBFL014EP_SocMed_EL.pdf
EBFL014EP_SocMed_ES.odt en la hispana
EBFL014EP_SocMed_ES.pdf
EBFL014EP_SocMed_ET.odt en la estona
EBFL014EP_SocMed_ET.pdf
EBFL014EP_SocMed_FI.odt en la finna
EBFL014EP_SocMed_FI.pdf
EBFL014EP_SocMed_FR.odt en la franca
EBFL014EP_SocMed_FR.pdf
EBFL014EP_SocMed_GA.odt en la irlandgaela
EBFL014EP_SocMed_GA.pdf
EBFL014EP_SocMed_HR.odt en la kroata
EBFL014EP_SocMed_HR.pdf
EBFL014EP_SocMed_HU.odt en la hungara
EBFL014EP_SocMed_HU.pdf
EBFL014EP_SocMed_IT.odt en la itala
EBFL014EP_SocMed_IT.pdf
EBFL014EP_SocMed_LT.odt en la litova
EBFL014EP_SocMed_LT.pdf
EBFL014EP_SocMed_LV.odt en la latva
EBFL014EP_SocMed_LV.pdf
EBFL014EP_SocMed_MT.odt en la malta
EBFL014EP_SocMed_MT.pdf
EBFL014EP_SocMed_NL.odt en la nederlanda
EBFL014EP_SocMed_NL.pdf
EBFL014EP_SocMed_PL.odt en la pola
EBFL014EP_SocMed_PL.pdf
EBFL014EP_SocMed_PT.odt en la portugala
EBFL014EP_SocMed_PT.pdf
EBFL014EP_SocMed_RO.odt en la rumana
EBFL014EP_SocMed_RO.pdf
EBFL014EP_SocMed_SK.odt en la slovaka
EBFL014EP_SocMed_SK.pdf
EBFL014EP_SocMed_SL.odt en la slovena
EBFL014EP_SocMed_SL.pdf
EBFL014EP_SocMed_SV.odt en la sveda
EBFL014EP_SocMed_SV.pdf

Skribi komenton

Kiu estas la kvara litero de la vorto asmplt7 ?

Fluo RSS de komentoj pri tiu artikolo

Aliaj lingvoj :
europagemeinsam.eu : en la germana (DE)
europeensemble.eu : en la franca (FR)
europainsieme.eu : en la itala (IT)
europajuntos.eu : en la hispana (ES)