Ĝi estas dika dosiero, pli ol 300 paĝoj, do necesis pluraj semajnoj por prepari la dokumenton, kaj tradukigi ĝin per aŭtomata tradukilo (eTranslation, la tradukilo de Eŭropa Unio). Tio estis malfacila laboro, ĉar estas multaj fakaj vortoj kaj mallongigoj.
En ĝi estas pluraj partoj, pri diversaj fakoj : energio, transportoj, komputiko, kuraciloj, kaj aliaj, kun nombraj bildoj kaj ĝisdataj datumoj (de 2023 aŭ 2024).
Por saĝe paroli kaj skribi pri Eŭropa Unio, bonvolu legi ĝin. Kaj ne forgesu ke malfacile estos kunigi ekonomian kreskon kaj ekologian transformiĝon de niaj socioj.
Nova (21a de januaro 2025) : estas dosieroj de tiu raporto en Esperanto.
Tiun raporton akceptis estroj de Eŭropa Unio, kaj multaj gazetoj publikigis artikolojn pri ĝi. Ĉu vi mem jam legis ĝin ?
22a de januaro 2025 : nun estas dosiero en Esperanto, farita par la tradukiloj de Google kaj Yandex. Vidu sube.
Novaĵo: en junio 2025, preskaŭ jaron post la angla versio, la Eŭropa Komisiono publikigis germanan kaj francan version de Parto A de la raporto Draghi. Ĉiuj aliaj oficialaj lingvoj ankoraŭ mankas, kaj ne ekzistas traduko por Parto B, kiu estas la plej detala kaj interesa parto.