Fina raporto de la "multlingva platformo" (Konferenco pri estonteco de Eŭropo, 2022)
La Konferenco pri estonteco de Eŭropo finiĝis per granda ceremonio en Strasburgo, je la 9a de majo 2022. Kiam ĝi komenciĝis, je la printempo 2024, oficialuloj diris ke ĝi estu/estos granda demokrata evento, dum kiu ĉiuj eŭropanoj povos doni sian opinion, kaj ke ties proponoj estos gravaj por decidi la estontaj decidoj de Eŭropa Unio.
Kio postrestas ? Kvazaŭ nenio, kaj spuroj de tiu Konferenco malaperas. Estis retejo https://futureu.europa.eu sed ĝi malaperis, kaj restas malmultaj partoj en arkivo. En ĝi, la unua etaĝo estis "multlingva platformo", kies raporto montris gravecon de lingvoj por Eŭropanoj (kaj gravecon de Esperanto), sed la raporto estis nur anglalingva.
Jen la fina raporto en ĉiuj oficialaj lingvoj kaj Esperanto.
La Konferencon oni priskribis kiel granda demokrata evento, dum kiu ĉiuj eŭropanoj povis doni sian opinion. Oni diris al ni ke eŭropuniaj estroj aŭskultos la popolojn kaj iliajn proponojn.
Lingvaj friponaĵoj dum la Konferenco
Legante la raporton, vi konstatos ke lingvaj aferoj gravas. Eĉ Esperanto estas multfoje citita, 27-foje se mi ne eraris. Ĝi estis specife grava en temo "Edukado, kulturo, junularo kaj sporto" : en la tabelo de plej apogitaj kaj komentitaj ideoj, ĝi estas en plejmultoj de la ĉeloj (la du superaj ĉeloj ankaŭ rilatis al Esperanto). Sed ĝi ne estis tre videbla en la "mensa mapo" de tiu temo (esploru la mapon, kaj serĉu ĝin!).
Poste, membroj de la "paneloj" estis ricevontaj la "ĉefajn rezultojn" de tiu multlingva platformo. Sed la prelegintoj kvazaŭ ne parolis pri proponoj de komuna lingvo. En angla kaj hispana versio, estis nur vortoj "komuna lingvo", kaj en la franca, estis nenio.
Se vi deziras pruvojn, spektu filmeton (en la franca, sed subteksto en Esperanto haveblas). Aŭ spektu la unuan sesion (je 56 min.) kaj la duan sesion (je 18:29) de tiu panelo, en oficiala retejo de Eŭropa Unio (vi povos elekti la lingvon).
Do la partoprenintoj de la paneloj ne ricevis la verajn informojn, kaj ne povis fari taŭgajn proponojn.
Nenia efiko de la Konferenco en Eŭropunia politiko
Ĉu tiuj friponaĵoj sukcesis ? Ĉu la Konferenco gravis por ŝanĝi eŭropunian politikon (al bono aŭ al malbono) ?
Tute ne !
- Antaŭ tiu fina raporto de la multlingva platformo estis kelkaj "provizoraj raportoj", en pluraj lingvoj (almenaŭ en la franca, sed verŝajne ne nur). Tiu fina raporto neniam estis en alia lingvo ol la angla : post la 9a de majo 2022, ĉio haltis.
- En la vikipediaj paĝoj pri tiu Konferenco, neniu artikolo priskribas efikon, aŭ sekvon de la Konferenco. Je la 20a de novembro 2025, estis artikoloj en 9 lingvoj (kataluna, germana, angla, hispana, Esperanto, franca, itala, sveda kaj ĉeĥa). Ĉiuj haltis la priskribon je la komenco de 2022 (maksimume) ; en neniu estis priskribo pri efiko de la Konferenco. Verŝajne en ĉiuj lingvoj la redaktanto pensas ke ne utilas aldoni ion.
Morala instruo : mensogoj ne atingis sukceson
La konkludo estas ke tiu Konferenco estis malbone farata, kun multaj malveraj asertoj (aŭ kaŝoj de veraj informoj). Finfine, ĝi ne sukcesis.
Eble (espereble ?) ĝi ne sukcesis ĉar ĝi baziĝis sur malvero.
Dosieroj :
(ĉiujn tradukojn faris sistemo eTranslation, krom tradukon al Esperanto kiun faris Google ; la traduko de Google estas ĝenerale taŭga, krom la fina parto, en kiu fuŝaĵoj estas en tabeloj de plej apogitaj kaj plej komentitaj ideoj)
RapportFinalPlateforme3.pdf
RapportFinalPlateforme3_BG.odt en la bulgara
RapportFinalPlateforme3_BG.pdf
RapportFinalPlateforme3_CS.odt en la ĉeĥa
RapportFinalPlateforme3_CS.pdf
RapportFinalPlateforme3_DA.odt en la dana
RapportFinalPlateforme3_DA.pdf
RapportFinalPlateforme3_DE.odt en la germana
RapportFinalPlateforme3_DE.pdf
RapportFinalPlateforme3_EL.odt en la greka
RapportFinalPlateforme3_EL.pdf
RapportFinalPlateforme3_EO.odt en Esperanto
RapportFinalPlateforme3_EO.pdf
RapportFinalPlateforme3_ES.odt en la hispana
RapportFinalPlateforme3_ES.pdf
RapportFinalPlateforme3_ET.odt en la estona
RapportFinalPlateforme3_ET.pdf
RapportFinalPlateforme3_FI.odt en la finna
RapportFinalPlateforme3_FI.pdf
RapportFinalPlateforme3_FR.odt en la franca
RapportFinalPlateforme3_FR.pdf
RapportFinalPlateforme3_GA.odt en la irlandgaela
RapportFinalPlateforme3_GA.pdf
RapportFinalPlateforme3_HR.odt en la kroata
RapportFinalPlateforme3_HR.pdf
RapportFinalPlateforme3_HU.odt en la hungara
RapportFinalPlateforme3_HU.pdf
RapportFinalPlateforme3_IT.odt en la itala
RapportFinalPlateforme3_IT.pdf
RapportFinalPlateforme3_LT.odt en la litova
RapportFinalPlateforme3_LT.pdf
RapportFinalPlateforme3_LV.odt en la latva
RapportFinalPlateforme3_LV.pdf
RapportFinalPlateforme3_MT.odt en la malta
RapportFinalPlateforme3_MT.pdf
RapportFinalPlateforme3_NL.odt en la nederlanda
RapportFinalPlateforme3_NL.pdf
RapportFinalPlateforme3_PL.odt en la pola
RapportFinalPlateforme3_PL.pdf
RapportFinalPlateforme3_PT.odt en la portugala
RapportFinalPlateforme3_PT.pdf
RapportFinalPlateforme3_RO.odt en la rumana
RapportFinalPlateforme3_RO.pdf
RapportFinalPlateforme3_SK.odt en la slovaka
RapportFinalPlateforme3_SK.pdf
RapportFinalPlateforme3_SL.odt en la slovena
RapportFinalPlateforme3_SL.pdf
RapportFinalPlateforme3_SV.odt en la sveda
RapportFinalPlateforme3_SV.pdf