EEA2026 raporto : Troa varmigo kaj maltroa preparo : vivo de Eŭropanoj en klimata ŝanĝo
Komence de 2026, la Eŭropa Media Agentejo publikigis raporton "Trovarmigitaj kaj nesufiĉe preparitaj: la spertoj de eŭropanoj pri vivo kun klimata ŝanĝo".
Komence de 2026, la Eŭropa Media Agentejo publikigis raporton "Trovarmigitaj kaj nesufiĉe preparitaj: la spertoj de eŭropanoj pri vivo kun klimata ŝanĝo".
Jen nova Eŭrobarometro pri klimata ŝanĝ(iĝ)o.
Kiel kutime, la originalo estas nur en la angla.
Ni vidas ke loĝantoj de Estonio estas tre dubemaj pri klimata ŝanĝiĝo : ili ne deziras fari ion por kontraŭi tiun ŝanĝiĝon.
28a de majo 2025 : la komenco de la jaro estis la plej varma en la lastaj jaroj, diris la radio hodiaŭ matene.
Kialo de tiu varmeco estas konata, ĝi fontas en la troa kvanto da karbondioksido en aero. Por pli bone koni ŝanĝiĝon de la klimato, jen la sesa raporto de la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (ISKŜ = IPCC)
Legi la tuton de Sesa raporto de Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (ISKŜ = IPCC), 2023
Dum printempo 2023 estis esploro en tuta Eŭropa Unio pri la klimata ŝanĝo, kaj pri sinteno de Eŭropanoj rilate al tiu problemo.
La oficiala raporto (nur en la angla) diras ke Eŭropanoj subtenas la politikon de EU, sed la afero estas malsimpla.
Klimata ŝanĝo gravas por ĉiuj homoj, do ankaŭ por Eŭropanoj. La Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (ISKŜ = IPCC) faras raportojn de multaj jaroj, sed politikistoj ne vere zorgas pri tio.
Komence de 2023, publikiĝis la resumo de la sesa raporto por politikistoj, nur en la angla. Eble tiu traduko helpos ilin, sed ne certe : estas multaj fakaj vortoj, tro sciencaj por multaj politikistoj... Tamen ni esperas ke per dosieroj en aliaj lingvoj, la politikistoj/decidantoj/ povos pli facile kompreni kaj sekve agi.