EB 550 : Defioj kaj prioritatoj (2024)

Redaktita de Estro Neniu komento
Klasifikita en : Eurobarometro Ŝlosil-vortoj : Eŭrobarometro, 2024, prioritatoj, defioj
Kion fari post baloto ?  (Bildo farita per Microsoft Copilot)

Post eŭropa baloto de junio 2024, niaj gvidantoj devos/devus zorgi pri gravaj decidoj. La nuna mondo  ne estas simpla : klimata ŝanĝo, milito en Ukrainio kaj en aliaj landoj, malkontentemo de multaj homoj...

Espereble tiu esploro gvidos niajn gvidandojn por bonaj decidoj.

(por iri al dosieroj, klaku tie)

Tiu esploro montras ke Eŭropanoj konscias pri malfaciloj en demokrata vivo. Ili diras (demando 7) ke la ĉefaj minacoj al demokrateco estas malfido pri institucioj, kaj dissendo de malveraj informoj. Ili diras ke la ĉefaj zorgoj estas pri militoj (en Ukrainio aŭ aliloke), klimata ŝanĝo kaj migradoj (demandoj 4 kaj 5).

Ili diras ankaŭ ke Eŭropa Unio havas forton : respekto de EU por demokratio, homaj rajtoj kaj jurŝatecon (demando 2). Jes, ja, eĉ se demokrateco estas malsimpla afero, tamen ĝi estas forto : kiam politika strukturo estas regata de nur unu homo, aŭ ke eta grupo, tiam ne estas facile korekti decidojn aŭ ŝanĝi politikon.

Kelkaj anekdotoj, ridinda aŭ plorindaj :

  • Kiel kutime, la raporto estas nur en angla lingvo. Eble la verkintoj pensas ke la temo "defioj kaj prioritatoj" ne estas grava temo, pri kio interesiĝos multaj Eŭropanoj.
  • Sed ĝis nun, la dosieroj en formato .xlsx estis dulingvaj, en la franca kaj en la angla. Pri tiu esploro, la tabeldosiero estas nur en la angla (vidu https://data.europa.eu/data/datasets/s3232_fl550_eng?locale=en).
  • Iuj kutimaj tradukeraroj ne plu estas. "IT" (Italio) ne estas tradukita al "Tio", aŭ "ĝi". Sed novaj tradukeraroj aperis : "Finland" iĝis "à l’intérieur des terres" en la franca, "Fno interior" en la portugala...
  • Ni ne povas fidi la tradukilo kiam ""Somewhat unconfident" ("iom malfida") iĝas "un peu peu peu confiant" en la franca ("iom iom iom fida"). "Somewhat confident" iĝas en la hispana "algo inconfifident"
  • En la komenco de ĉiu paĝo de la anglalingva originalo estas "Flash Eurobarometer 550 EU challenges and priorities" ("Fulmrapida Eŭrobarometro 550 EU defioj kaj prioritatoj"). En la sveda, ĝi iĝas "Flash Eurobarometer 550 (engelska) EU:s utmaningar och prioriteringar" : tio diras ke la raporto estis en la angla, ni jam scias tion.
    En la germana, ni legas "FWimpern Eurobarometer 550" , en la hispana "Fpestaña Eurobarómetro 550", en la nederlanda "Eurobarometer550 met een zweep" : tute ne komprenebla (sed en la angla, "lash" estas "vipo") !

 

Jen dosieroj :

Skribi komenton

Kiu estas la tria litero de la vorto t1b3y2 ?

Fluo RSS de komentoj pri tiu artikolo

Aliaj lingvoj :
europagemeinsam.eu : en la germana (DE)
europeensemble.eu : en la franca (FR)
europainsieme.eu : en la itala (IT)
europajuntos.eu : en la hispana (ES)