Eurydice 2023 : instruado de lingvoj en Eŭropo
 
						La reto Eurydice estas informreto pri edukado en Eŭropo. Ĝi devus ebligi pli bonan komprenon de la edukaj sistemoj de la membroŝtatoj de la Eŭropa Unio kaj ĝiaj plej proksimaj najbaroj. Por tio, ĝi publikigas raportojn pri eduksistemoj ; la lasta, en komenco de 2023, estas/estis nur en la angla.
Por havigi tiujn informojn al ĉiuj Eŭropanoj, ni tradukigis la raporton al ĉiuj oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio. La tradukilo estis "etranslation".
Estas eraroj en la traduko. Mallongigitaj nomoj de landoj estas fuŝe tradukitaj : ne nur IT (Italio), AT (Aŭstrio), BE (Belgio), sed ankaŭ ME (Montenegro) estas tradukitaj laŭ signifo en la angla, sed ankau VET (mallongigo de vocational education and training = profesia edukado kaj trejnado) estas tradukita kiel "bestkuracisto", laŭ la angla "veterinary".
La titolo estas "Ŝlosilaj datumoj pri instruado de lingvoj en lernejo en Eŭropo" ("Key data on teaching langages at school in Europe"). Tamen la traduko en la pola iĝis "Kluczowe dane dotyczące nauczania języka angielskiego w szkole w Europie", kies signifo estas "Ŝlosilaj datumoj pri instruado de la angla en la lernejo en Eŭropo". Eĉ la komputiloj de Eŭropa Unio diras ke "la lingvoj" estas nur "la angla lingvo". Ve !
Ridu aŭ ploru, sed trovu ĉi-sube la dosierojn en ĉiuj oficialaj lingvoj de EU. Traduko estis plejofte senpera de la angla al la dezirata lingvo. Tamen la ricevita dosiero .odt ne estis taŭga por 4 lingvoj (finna, hungara, litova, irlandgaela) : Libre Office donis erarmesaĝon. Ni sukcesis en la litova kaj en la finna per la dosiero en la germana, en la hungara per la dosiero en la hispana, kaj fine en la irlandgaela per la dosiero en la itala. Verŝajne tio duobligis erarojn !
Eurydice2023B_tuto.pdf Originalo en la angla
 Eurydice2023B_tuto.odt
 
 Eurydice2023B_tuto_BG.pdf bulgare
 Eurydice2023B_tuto_BG.odt 
 Eurydice2023B_tuto_CS.pdf  ĉeĥe
 Eurydice2023B_tuto_CS.odt 
 Eurydice2023B_tuto_DA.pdf dane
 Eurydice2023B_tuto_DA.odt 
 Eurydice2023B_tuto_DE.pdf germane
 Eurydice2023B_tuto_DE.odt 
 Eurydice2023B_tuto_EL.pdf greke
 Eurydice2023B_tuto_EL.odt
 Eurydice2023B_tuto_ES.pdf hispane
 Eurydice2023B_tuto_ES.odt
 Eurydice2023B_tuto_ET.pdf estone
 Eurydice2023B_tuto_ET.odt
 Eurydice2023B_tuto_DE_FI.pdf finne
 Eurydice2023B_tuto_DE_FI.odt 
 Eurydice2023B_tuto_FR.pdf france
 Eurydice2023B_tuto_FR.odt
 Eurydice2023B_tuto_IT_GA.pdf irlandgaele
 Eurydice2023B_tuto_IT_GA.odt
 Eurydice2023B_tuto_HR.pdf kroate
 Eurydice2023B_tuto_HR.odt
 Eurydice2023B_tuto_ES_HU.pdf hungare
 Eurydice2023B_tuto_ES_HU.odt
 Eurydice2023B_tuto_IT.pdf itale
 Eurydice2023B_tuto_IT.odt 
 Eurydice2023B_tuto_DE_LT.pdf litove
 Eurydice2023B_tuto_DE_LT.odt 
Eurydice2023B_tuto_LV.pdf latve
 Eurydice2023B_tuto_LV.odt 
 Eurydice2023B_tuto_MT.pdf malte
 Eurydice2023B_tuto_MT.odt 
 Eurydice2023B_tuto_NL.pdf nederlande
 Eurydice2023B_tuto_NL.odt 
 Eurydice2023B_tuto_PL.pdf pole
 Eurydice2023B_tuto_PL.odt 
 Eurydice2023B_tuto_PT.pdf portugale
 Eurydice2023B_tuto_PT.odt 
 Eurydice2023B_tuto_RO.pdf rumane
 Eurydice2023B_tuto_RO.odt 
 Eurydice2023B_tuto_SK.pdf slovake
 Eurydice2023B_tuto_SK.odt 
 Eurydice2023B_tuto_SL.pdf slovene
 Eurydice2023B_tuto_SL.odt 
 Eurydice2023B_tuto_SV.pdf svede
 Eurydice2023B_tuto_SV.odt