Kiel helpi nin?

Vi helpos nin kiam vi helpos eŭropanoj interparoli por pli bona estonto.

Vi povas diskonigi la informojn de tiu retejo al viaj konatuloj, al gazetoj kaj aliaj komunikiloj de via lando, en via lingvo. Prenu dosierojn, distranĉu ilin, montru bildojn, por ke ĉiuj konsciu pri problemo de lingvoj en Eŭropo, kiuj estas riĉaĵoj, sed ankaŭ malfacilo kaj pezo, kaj eble por ke iuj pripensu solvon al tiu problemo : la internacia lingvo Esperanto.

Estas eraroj en la dosieroj de tiu retejo, certe pro aŭtomataj tradukoj, kaj eble ankaŭ pro malbona homa traduko. Vi povas helpi nin se vi plibonigas la dosierojn en via lingvo : ni metos vian verkon en la retejo europokune.eu.

Ankaŭ, sed tio estas pli longa, pli teda kaj pli temporaba, vi povas prepari dokumentojn de Eŭropa Unio por aŭtomata traduko. Kutime, ili estas pdf-formataj, nur en unu aŭ kelkaj lingvoj. Por aŭtomata traduko al aliaj lingvoj, ni bezonas dosierojn en formatoj .odt, .doc, .docx aŭ similaj.

Tiu retejo europokune.eu estas en esperanto, sed multaj homoj ne konas tiun lingvon. Nia plano estas fari ankaŭ retejojn en naciaj lingvoj (same kiel europeensemble.eu, europagemeinsam.eu, europa-insieme.eu kaj europajuntos.eu) : vi povas helpi nin por aliaj lingvoj (kontaktu nin pri tio).

Kaj vi povas aliĝi al nia grupo, Eŭropo Demokratio Esperanto, en landaj asocioj aŭ rekte en la Federacio EDE. Vizitu nian retejon e-d-e.eu

Aliaj lingvoj :
europagemeinsam.eu : en la germana (DE)
europeensemble.eu : en la franca (FR)
europainsieme.eu : en la itala (IT)
europajuntos.eu : en la hispana (ES)