Eŭropanoj kaj iliaj lingvoj : eŭrobarometro 2024

Redaktita de Estro Neniu komento
Klasifikita en : Multlingveco, Eurobarometro, instruado Ŝlosil-vortoj : euŭrobarometro, lingvoj, Eŭropanoj
https://europedirect-hautsdefrance.eu/wp-content/uploads/2021/05/new_languages_take_you_further_1.jpg

Tiu raporto Eŭrobarometro estis atendata de multaj jaroj, ĉar la lasta pri tiu temo estis dek du jara (Eŭrobarometro 386 de 2012). 

 

Tamen tiu raporto ne estas vere kontentiga.

  • grafikaĵoj kaj tabeloj estas ofte malprecizaj bildoj, do ne facile legeblaj
  • la teksto (kaj la gazetara komuniko) estas tre "pozitivaj", kaj diras ke Eŭropanoj konsentas kun la oficialaj deziroj de multlingveco kaj de angla lingvo. Tamen, kiam oni rigardas precize la nombroj en la tabeloj, la afero estas malpli ĝoja. La "celo de Barcelono" estas ke ĉiuj homoj scipovos tri lingvojn (familia lingvo + du fremdaj lingvoj), sed fakte oni instruas nur la anglan lingvon, kaj la proporcio de homoj kiuj scipovas aliajn lingvojn kreskas ege malrapide.
  • en la raporto de 2012 estis demandoj pri deziro de komuna lingvo, kaj pri justa trakto de ĉiuj lingvoj. En tiu tempo, la respondo de granda plimulto de Eŭropanoj estis "jes, ni deziras ke ĉiuj lingvoj estos same traktataj" kaj "jes, ni deziras komunan lingvon". Tiuj deziroj eble ŝajnas paradoksaj, krom se tiu komuna lingvo estos Esperanto, kaj ke la uzo de Esperanto ebligos justan traktadon de ĉiuj naciaj aŭ regionaj lingvoj. 
    Tiuj demandoj malaperis en la raporto de 2024. Anstataŭ estas demando pri regionaj kaj minoritataj lingvoj : plejmulto de demanditoj deziras bonan traktadon de tiuj lingvoj. Sed tiu anstataŭigo estas malhonesta : ne decas forigi demandojn kies rezulto estas malkongrua kun la kutima agado de Eŭropaj gvidantoj.
EBSpecial540_Langue2024.odt originala en la angla
EBSpecial540_Langue2024.pdf
EBSpecial540_Langue2024_BG.odt en la bulgara
EBSpecial540_Langue2024_BG.pdf
EBSpecial540_Langue2024_CS.odt en la ĉeĥa
EBSpecial540_Langue2024_CS.pdf
EBSpecial540_Langue2024_DA.odt en la dana
EBSpecial540_Langue2024_DA.pdf
EBSpecial540_Langue2024_DE.odt en la germana
EBSpecial540_Langue2024_DE.pdf
EBSpecial540_Langue2024_EL.odt en la greka
EBSpecial540_Langue2024_EL.pdf
EBSpecial540_Langue2024_ES.odt en la hispana
EBSpecial540_Langue2024_ES.pdf
EBSpecial540_Langue2024_ET.odt en la estona
EBSpecial540_Langue2024_ET.pdf
EBSpecial540_Langue2024_FI.odt en la finna
EBSpecial540_Langue2024_FI.pdf
EBSpecial540_Langue2024_FR.odt en la franca
EBSpecial540_Langue2024_FR.pdf
EBSpecial540_Langue2024_GA.odt en la irlandgaela
EBSpecial540_Langue2024_GA.pdf
EBSpecial540_Langue2024_HU.odt en la hungara
EBSpecial540_Langue2024_HU.pdf
EBSpecial540_Langue2024_IT.odt en la itala
EBSpecial540_Langue2024_IT.pdf
EBSpecial540_Langue2024_LT.odt en la litova
EBSpecial540_Langue2024_LT.pdf
EBSpecial540_Langue2024_LV.odt en la latva
EBSpecial540_Langue2024_LV.pdf
EBSpecial540_Langue2024_MT.odt en la malta
EBSpecial540_Langue2024_MT.pdf
EBSpecial540_Langue2024_NL.odt en la nederlanda
EBSpecial540_Langue2024_NL.pdf
EBSpecial540_Langue2024_PL.odt en la pola
EBSpecial540_Langue2024_PL.pdf
EBSpecial540_Langue2024_PT.odt en la portugala
EBSpecial540_Langue2024_PT.pdf
EBSpecial540_Langue2024_RO.odt en la rumana
EBSpecial540_Langue2024_RO.pdf
EBSpecial540_Langue2024_SK.odt en la slovaka
EBSpecial540_Langue2024_SK.pdf
EBSpecial540_Langue2024_SL.odt en la slovena
EBSpecial540_Langue2024_SL.pdf
EBSpecial540_Langue2024_SV.odt en la sveda
EBSpecial540_Langue2024_SV.pdf

Skribi komenton

Kiu estas la kvina litero de la vorto awhjgi5 ?

Fluo RSS de komentoj pri tiu artikolo

Aliaj lingvoj :
europagemeinsam.eu : en la germana (DE)
europeensemble.eu : en la franca (FR)
europainsieme.eu : en la itala (IT)
europajuntos.eu : en la hispana (ES)