Asocio ?
Plano pri fondo de asocio "Europokune"
Por grupe agadi en dissendo de gravaj informoj al ĉiuj civitanoj de Eŭropo (ĉefe Eŭropa Unio), ni celas fondi asocion. Almenaŭ dum komenco, tiu asocio ĉefe zorgos pri la retejo europokune.eu kaj ĝiaj similaj retejoj en naciaj lingvoj.
Ni celas fari simplan asocion de homoj el diversaj landoj. La laborlingvo estos Esperanto, sed ni devas deklari la asocion en unu lando, do per oficialaĵoj en iu nacia lingvo, fakte en la franca. Vi povas legi la proponon de statuto en la franca kaj en Esperanto.
Financaj aspektoj : la ĉefa elspezo estas pago por la retejo europokune.eu kaj similaj retejoj en naciaj lingvoj, proksimume 150 eŭroj jare. La statuto diras ke membroj devas pagi kotizon. Jes ja, sed ĝis nun ni ne planas elspezi monon por havi bankan konton nur por tiu pago. Se iam kotizo estos petata de membroj, ĝi estos 10 aŭ 20 eŭroj.
Ĉu vi deziras partopreni la asocion por fari Eŭropon kune ? Ne gravas la kotizo, sed gravas la komuna agado : legi artikolojn, trovi erarojn, imagi plibonigojn... kaj eble helpi por traduko de dokumentojn. Se jes, sendu mesaĝon pri tio al kontakto@europokune.eu