Eurobarometro EBS386 "Eŭropanoj kaj iliaj lingvoj" (2012)

Redaktita de Pierre Dieumegard Neniu komento
Klasifikita en : Multlingveco, Eurobarometro Ŝlosil-vortoj : Eŭrobarometro, lingvo, lingvoj, multlingvismo

La lasta esploro Eŭrobarometro (Eurobarometer) pri lingvoj estis dum 2012. Oni demandis eŭropanojn pri lingvoj kiujn ili scipovas, aŭ kiujn ili pensas gravaj por ili aŭ iliaj infanoj.

Image

Mi unue prenis la dosieron en la angla lingvo, kaj uzis Libre Office por fari modifeblan dosieron. Tio estis longa, temporaba, kaj teda, ĉar mi plibonigis la dosieron : nun, la tabeloj estas veraj tabeloj de datumoj, ne nur bildoj (eble mi eraris kiam mi kopiis, bonvolu sciigi al mi erarojn), kaj ankaŭ la bildoj estas modifeblaj.

Poste, mi donis la dosieron .odt al la aŭtomata tradukilo por ĉiuj oficialaj lingvoj. Mi plukis la dosierojn .odt kaj faris dosierojn .pdf (pli rapide legeblaj).

Estas eraroj, foje amuzaj. En la dua paĝo mi metis reklamon por Eŭropo-Demokratio-Esperanto, sed la traduko ofte fuŝis. En la franca kaj en la hispana, estas "kravato EDE", strange ! Ankaŭ en la franca traduko, "Federacio Eŭropo-Demokratio-Esperanto" iĝis "Eŭropa Federacio pri Homaj Rajtoj" : eĉ se tio estas traduk-eraro, tamen tio veras : celo de EDE estas homaj rajtoj pri lingvoj.

Sed la reklamo ne estas grava afero, pli gravas ke la teksto mem estas sufiĉe bone tradukita, kaj ankaŭ la bildoj.

En la kvara parto, ni povas legi ke granda plimulto de Eŭropanoj deziras komunan lingvo. Ni povas legi ke granda plimulto de Eŭropanoj deziras ke ĉiuj lingvoj estu same traktataj. Do ni povas konkludi ke granda plimulto de Eŭropanoj deziras Esperanton kiel komuna lingvo, ĉar ĝi estas lingvo kiu respektas la naciajn aŭ regionajn lingvojn (eĉ se ili ne konscias pri tio...)

Se vi kapablas, bonvolu plibonigi la dosieron .odt en via lingvo, kaj resendi ĝin, por meti en la retejo.

Enhavo :

Enkonduko
Resumo
I Multlingveco en nuna Eŭropa Unio
1 Gepatra lingvo
2 Aliaj lingvoj parolataj
3 Niveloj de lingvokapablo parola
4 Pasivaj lingvokapabloj
II Uzo de lingvoj
1 Ofteco de uzo
2 Situacioj de uzo
3 Sintenoj pri lernado
III Sintenoj pri lingvolernado
1 Ĉefaj avantaĝoj por lerni lingvojn
2 Plej utilaj lingvoj
3 Konstrui afablan medion por lingvoj
4 Lernmetodoj plej efikaj
IV Sintenoj de civitanoj de EU pri multlingveco
1 Eŭropa nivelo
2 Sentita situacio
V Sintenoj pri traduko
Konkludo

Jen la dosieroj :
ebs386lingvoj/ebs_386_en_3_NT.odt (originalo en la angla)
ebs386lingvoj/ebs_386_en_3_NT.pdf  (Vidu ankaŭ tie)
ebs386lingvoj/ebs_386_en_3_NT_BG.odt (bulgare)
ebs386lingvoj/ebs_386_en_3_NT_BG.pdf
ebs386lingvoj/ebs_386_en_3_NT_CS.odt (ĉehe)
ebs386lingvoj/ebs_386_en_3_NT_CS.pdf
ebs386lingvoj/ebs_386_en_3_NT_DA.odt (dane)
ebs386lingvoj/ebs_386_en_3_NT_DA.pdf
ebs386lingvoj/ebs_386_en_3_NT_DE.odt (germane)
ebs386lingvoj/ebs_386_en_3_NT_DE.pdf (Vidu ankaŭ tie)
ebs386lingvoj/ebs_386_en_3_NT_EL.odt (greke)
ebs386lingvoj/ebs_386_en_3_NT_EL.pdf
ebs386lingvoj/ebs_386_en_3_NT_ES.odt (hispane)
ebs386lingvoj/ebs_386_en_3_NT_ES.pdf
ebs386lingvoj/ebs_386_en_3_NT_ET.odt (estone)
ebs386lingvoj/ebs_386_en_3_NT_ET.pdf
ebs386lingvoj/ebs_386_en_3_NT_FI.odt (finne)
ebs386lingvoj/ebs_386_en_3_NT_FI.pdf
ebs386lingvoj/ebs_386_en_3_NT_FR.odt (france)
ebs386lingvoj/ebs_386_en_3_NT_FR.pdf (Vidu ankaŭ tie)
ebs386lingvoj/ebs_386_en_3_NT_GA.odt (irlande)
ebs386lingvoj/ebs_386_en_3_NT_GA.pdf
ebs386lingvoj/ebs_386_en_3_NT_HR.odt (kroate)
ebs386lingvoj/ebs_386_en_3_NT_HR.pdf
ebs386lingvoj/ebs_386_en_3_NT_HU.odt (hungare)
ebs386lingvoj/ebs_386_en_3_NT_HU.pdf
ebs386lingvoj/ebs_386_en_3_NT_IT.odt (itale)
ebs386lingvoj/ebs_386_en_3_NT_IT.pdf
ebs386lingvoj/ebs_386_en_3_NT_LT.odt (latve)
ebs386lingvoj/ebs_386_en_3_NT_LT.pdf
ebs386lingvoj/ebs_386_en_3_NT_LV.odt (litove)
ebs386lingvoj/ebs_386_en_3_NT_LV.pdf
ebs386lingvoj/ebs_386_en_3_NT_MT.odt (malte)
ebs386lingvoj/ebs_386_en_3_NT_MT.pdf
ebs386lingvoj/ebs_386_en_3_NT_NL.odt (nederlande)
ebs386lingvoj/ebs_386_en_3_NT_NL.pdf
ebs386lingvoj/ebs_386_en_3_NT_PL.odt (pole)
ebs386lingvoj/ebs_386_en_3_NT_PL.pdf
ebs386lingvoj/ebs_386_en_3_NT_PT.odt (portugale)
ebs386lingvoj/ebs_386_en_3_NT_PT.pdf
ebs386lingvoj/ebs_386_en_3_NT_RO.odt (rumane)
ebs386lingvoj/ebs_386_en_3_NT_RO.pdf
ebs386lingvoj/ebs_386_en_3_NT_SK.odt (slovake)
ebs386lingvoj/ebs_386_en_3_NT_SK.pdf
ebs386lingvoj/ebs_386_en_3_NT_SL.odt (slovene)
ebs386lingvoj/ebs_386_en_3_NT_SL.pdf
ebs386lingvoj/ebs_386_en_3_NT_SV.odt (svede)
ebs386lingvoj/ebs_386_en_3_NT_SV.pdf

 

Skribi komenton

Kiu estas la unua litero de la vorto wzigr ?

Fluo RSS de komentoj pri tiu artikolo

Aliaj lingvoj :
europagemeinsam.eu : en la germana (DE)
europeensemble.eu : en la franca (FR)
europainsieme.eu : en la itala (IT)
europajuntos.eu : en la hispana (ES)