Fina raporto de la Konferenco pri estonteco de Eŭropo

Redaktita de Pierre Dieumegard Neniu komento
Klasifikita en : Diversaĵoj Ŝlosil-vortoj : Konferenco, estonteco, eŭropo, raporto, eŭropa unio
UnuaPaghoDeRaporto

La Konferenco pri estonteco de Eŭropo finiĝis je la 9a de majo 2022. Kvar monatoj poste, komence de septembro 2022, la oficiala raporto estas nur en tri lingvoj (la angla, la germana kaj la franca). Por la aliaj lingvoj, en la paĝo de raportoj, estas nur indiko "la traduko venos poste".

Komence de septembro 2022 : ĉar ni ne scias kiam venos traduko en aliaj lingvoj (eble neniam ?), ni metis en la retejo Eŭropokune la raportojn en ĉiuj oficialaj lingvoj.

Komence de novembro 2022 : la dosieroj aperis en novaj lingvoj. Tamen, en la paĝo pri raportoj, daŭre estas indiko "la traduko venos poste". Strange !

Jen la raportoj en 24 lingvoj, en du formatoj (.docx kaj .pdf). Ili venas de dosiero en franca lingvo, post aŭtomata traduko.

Kiel kutime, la aŭtomata traduko ofte fuŝis, sed ni esperas ke la dosieroj en aliaj lingvoj utilos. Ekzemple, en la hispana traduko la titolo estis "Conferencia de las Naciones Unidas sobre el futuro de Europa", kies signifo estas "Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri la estonteco de Eŭropo". Kial Unuiĝintaj Nacioj ??? Mi do forigis tiujn vortojn.

Kiel kutime, ni alvokas vin plibonigi la dosierojn en viaj lingvoj, kaj resendi al ni tiujn bonajn dosierojn. Dankon !

Lasta reklamo : komparu tiun dosieron, kun la oficialaj proponoj, al la raporto pri la multlingva platformo, en kiu ĉiuj homoj povis doni opinion. Vi vidos ke en la multlingva plaformo esperanto estis forte subtenata kaj komentata, ĉefe en la temo "edukado, kulturo, junularo kaj sporto", sed tio tute malaperis en la fina raporto.

CAE_RapportTotalRedPrev.docx originala dosiero en la franca ; vidu ankaŭ tie
CAE_RapportTotalRedPrev.pdf
CAE_RapportTotalRedPrev_BG.docx (en la bulgara)
CAE_RapportTotalRedPrev_BG.pdf
CAE_RapportTotalRedPrev_CS.docx (en la ĉeĥa)
CAE_RapportTotalRedPrev_CS.pdf
CAE_RapportTotalRedPrev_DA.docx (en la dana)
CAE_RapportTotalRedPrev_DA.pdf
CAE_RapportTotalRedPrev_DE.docx (en la germana ; vidu ankaŭ tie)
CAE_RapportTotalRedPrev_DE.pdf
CAE_RapportTotalRedPrev_EL.docx (en la greka)
CAE_RapportTotalRedPrev_EL.pdf
CAE_RapportTotalRedPrev_EN.docx (en la angla ; vidu ankaŭ tie)
CAE_RapportTotalRedPrev_EN.pdf
CAE_RapportTotalRedPrev_ES.docx (en la hispana)
CAE_RapportTotalRedPrev_ES.pdf
CAE_RapportTotalRedPrev_ET.docx (en la estona)
CAE_RapportTotalRedPrev_ET.pdf
CAE_RapportTotalRedPrev_FI.docx (en la finna)
CAE_RapportTotalRedPrev_FI.pdf
CAE_RapportTotalRedPrev_GA.docx (en la irlandgaela)
CAE_RapportTotalRedPrev_GA.pdf
CAE_RapportTotalRedPrev_HR.docx (en la kroata)
CAE_RapportTotalRedPrev_HR.pdf
CAE_RapportTotalRedPrev_HU.docx (en la hungara)
CAE_RapportTotalRedPrev_HU.pdf
CAE_RapportTotalRedPrev_IT.docx (en la itala)
CAE_RapportTotalRedPrev_IT.pdf
CAE_RapportTotalRedPrev_LT.docx (en la litova)
CAE_RapportTotalRedPrev_LT.pdf
CAE_RapportTotalRedPrev_LV.docx (en la latva)
CAE_RapportTotalRedPrev_LV.pdf
CAE_RapportTotalRedPrev_MT.docx (en la malta)
CAE_RapportTotalRedPrev_MT.pdf
CAE_RapportTotalRedPrev_NL.docx (en la nederlanda)
CAE_RapportTotalRedPrev_NL.pdf
CAE_RapportTotalRedPrev_PL.docx (en la pola)
CAE_RapportTotalRedPrev_PL.pdf
CAE_RapportTotalRedPrev_PT.docx (en la portugala)
CAE_RapportTotalRedPrev_PT.pdf
CAE_RapportTotalRedPrev_RO.docx (en la rumana)
CAE_RapportTotalRedPrev_RO.pdf
CAE_RapportTotalRedPrev_SK.docx (en la slovaka)
CAE_RapportTotalRedPrev_SK.pdf
CAE_RapportTotalRedPrev_SL.docx (en la slovena)
CAE_RapportTotalRedPrev_SL.pdf
CAE_RapportTotalRedPrev_SV.docx (en la sveda)
CAE_RapportTotalRedPrev_SV.pdf

Skribi komenton

Kiu estas la lasta litero de la vorto a0q4due ?

Fluo RSS de komentoj pri tiu artikolo

Aliaj lingvoj :
europagemeinsam.eu : en la germana (DE)
europeensemble.eu : en la franca (FR)
europainsieme.eu : en la itala (IT)
europajuntos.eu : en la hispana (ES)