Raporto "MIME Vademecum"

Redaktita de admin Neniu komento
Klasifikita en : Multlingveco, Sano Ŝlosil-vortoj : MIME, vademecum, multlingveco

MIME estas anglalingva mallongigo de "Mobility and Inclusion in Multilingual Europe" : Movebleco kaj Inkluziveco en Multlingva Eŭropo.

MIME estis esplora projekto de Eŭropa Unio, dum la jaroj 2014 ĝis 2018, kun pluraj dekoj da esploristoj, el multaj universitatoj. La temo estis interesa por ĉiuj eŭropanoj, ĉar oficiala politiko de EU subtenas moveblon de ĉiuj eŭropanoj en ĉiuj landoj.

 

Tamen, la oficiala raporto de la esploro MIME estis nur en angla lingvo. Ĝia nomo estas "MIME Vademecum". Ĝi estas havebla de mime-project.org.

Jen ĉi-sube video en kiu pluraj partoprenantoj de tiu esploro MIME klarigas ĝin (François Grin, Marco Civico kaj Michele Gazzola). Tiu video estas en franca lingvo, sed vi povas havi subtekstojn en esperanto (aŭtomate tradukataj).

 

Mi faris tradukon al franca lingvo, eble kun eraroj. La rezulto estas en formato .odt (mv_total3_fr_tradpd.odt) kaj .pdf (mv_total3_fr_tradpd.pdf). La dosiero .pdf estas pli rapide legebla kaj la dosiero .odt estas pli uzebla por kopii al aliaj dokumentoj.

Poste, mi petis aŭtomatan tradukon de https://webgate.ec.europa.eu/etranslation/, kiu kapablas traduki dosierojn je formatoj .odt, .doc, .docx, kaj aliaj. Jes, estas eraroj, foje ridindaj, sed tamen la traduko estas legebla. Konata problemo estas ke iuj vortoj estas gluitaj ; solvo estas ankaŭ konata, sufiĉas ke homo kiu iom konas la lingvon aldonu spacojn inter la vortoj (ekzemple vi).

Mi pensas ke parolantoj de la celita lingvo povos facile plibonigi la tekston en tiu lingvo. Mi provis korekti iujn erarojn en la dosieroj de germana kaj hispana lingvo (sed nur la plej strangaj eraroj, bonvolu helpi nin !).

Post kelkaj plibonigoj, tiuj dosieroj estos uzeblaj en ĉiuj oficialaj lingvoj. Mi aŭdacas diri ke ili estos pli bonaj ol la unua dosiero en la angla, ĉar la grafikaĵoj estas modifeblaj, do uzeblaj por verki novajn dokumentojn, aŭ fari prezentojn per Libre Office aŭ per PowerPoint.

Jen la dosieroj :

Skribi komenton

Kiu estas la sesa litero de la vorto c832w47b ?

Fluo RSS de komentoj pri tiu artikolo

Aliaj lingvoj :
europagemeinsam.eu : en la germana (DE)
europeensemble.eu : en la franca (FR)
europainsieme.eu : en la itala (IT)
europajuntos.eu : en la hispana (ES)