Kial estas eraroj?

1) ĉar ni ne estas profesiaj tradukistoj

Eĉ kiam la tekstoj estas home reviziitaj, la homo ne kapablis vidi kaj korekti ĉiujn erarojn. Kaj multaj tekstoj ne estas home reviziitaj, ĉar ni ne scipovas ĉiujn oficialajn lingvojn de Eŭropa Unio.

2) ĉar aŭtomataj tradukoj ofte fuŝas

Ni uzas la tradukilon de https://webgate.ec.europa.eu/etranslation/ kiu estas la tradukilo de Eŭropa Unio. Ni elektis tiun, ne ĉar ĝi pli bone tradukas la tekstojn, sed ĉar ĝi bone konservas la aspekton de dosieroj .odt, .docx, .ods, .xlsx kaj aliaj. Ankaŭ ni elektis tiun ĉar ĝi kapablas traduki ĉiujn oficialajn lingvojn de Eŭropa Unio, kaj tiu politika strukturo estas la celo de niaj agoj. Jes, estus bone ke la dokumentoj estu home reviziitaj : bonvolu helpi nin, per sendo de helpa mesaĝo, kun viaj proponoj.

Ekzemple, la mallongaj nomoj de landoj estas fuŝe "tradukitaj".

Kiam la originalo estas en la angla, "IT" (Italio) signifas "ĝi, tio", kaj "BE" (Belgio) signifas "esti". Do en traduko al itala lingvo, aperas "SI TRATTA DI " kaj "DI ESSERE "
Kiam eblas uzi francan lingvon kiel fonto (ne ofte), la rezulto ne estas pli bona. "LU" (Luksemburgio) iĝas " LEGGI " ĉar "LU" signifas "legita" en la franca. Kaj ankaŭ estas la ĉi-supraj eraroj pri "IT" kaj "BE", ĉar la angla lingvo estas uzata de la tradukilo kiel pera lingvo. Kaj estas aliaj eraroj, malpli facile kompreneblaj...

 

 

Aliaj lingvoj :
europagemeinsam.eu : en la germana (DE)
europeensemble.eu : en la franca (FR)
europainsieme.eu : en la itala (IT)
europajuntos.eu : en la hispana (ES)