Raporto Draghi, parto B : Estonto de eŭropa konkurencivo, Profunda analizo kaj rekomendoj
Jen la parto B de la raporto prezentita de Mario Draghi en septembro 2024 : profunda analizo kaj rekomendoj.
Ĝi estas dika dosiero, pli ol 300 paĝoj, do necesis pluraj semajnoj por prepari la dokumenton, kaj tradukigi ĝin per aŭtomata tradukilo (eTranslation, la tradukilo de Eŭropa Unio). Tio estis malfacila laboro, ĉar estas multaj fakaj vortoj kaj mallongigoj.
En ĝi estas pluraj partoj, pri diversaj fakoj : energio, transportoj, komputiko, kuraciloj, kaj aliaj, kun nombraj bildoj kaj ĝisdataj datumoj (de 2023 aŭ 2024).
Por saĝe paroli kaj skribi pri Eŭropa Unio, bonvolu legi ĝin. Kaj ne forgesu ke malfacile estos kunigi ekonomian kreskon kaj ekologian transformiĝon de niaj socioj.
Nova (21a de januaro 2025) : estas dosieroj de tiu raporto en Esperanto.
Tiu dokumento estas grava. Granda laboro estis verki ĝin, eĉ se estas tajperaroj, ĉefe en la kvara ĉapitro.
En la ĉi-subaj tradukaĵoj estas multaj tradukeraroj, pli ol kutime.
Iuj eraroj estas facile kompreneblaj. Iuj vortoj estas akronimoj, ne tradukendaj. "RED" estas "Renewable Energy Directive", do "Direktivo pri Renovigebla Energio", sed foje la traduko estis "ruĝa" (koloro de sango kaj papavo). Ankaŭ veganoj povas frandi tiun dokumenton, ĉar en ĝi "MEAT" ne estas viando, sed "Most economically advantageous tender" do "Plej ekonomie avantaĝa oferto".
Aliaj "eraroj" (de la tradukilo aŭ de la estontaj legantoj) eblas ĉar multaj vortoj estas fakaj, ĵargonaj, preskaŭ slangaj. "gold-plating" (orplatigo) estas troaj reguligoj, "sandbox" (sablokesto) estas eksperimento de leĝo aŭ regulo, "red tape" (ruĝa bendo) estas oficaj malfaciloj.
Sed aliaj eraroj estas malpli kompreneblaj. "The root causes" (la ĉefaj kialoj) estas ofte tradukita en "la strataj kialoj" ; eble estas mikso inter "root", "route", "road"... ???
Tamen tiu raporto pri ekonomia evoluo de Eŭropo kaj de la mondoj estas leginda.
jen la dosieroj :
RapDrabB.odt en la angla
RapDrabB.pdf
RapDragB_BG.odt en la bulgara
RapDragB_BG.pdf
RapDragB_CS.odt en la ĉeĥa
RapDragB_CS.pdf
RapDragB_DA.odt en la dana
RapDragB_DA.pdf
RapDragB_DE.odt en la germana
RapDragB_DE.pdf
RapDragB_EL.odt en la greka
RapDragB_EL.pdf
RapDragB_EO.odt en Esperanto (traduko per Google kaj Yandex)
RapDragB_EO.pdf
RapDragB_ES.odt en la hispana
RapDragB_ES.pdf
RapDragB_ET.odt en la estona
RapDragB_ET.pdf
RapDragB_FI.odt en la finna
RapDragB_FI.pdf
RapDragB_FR.odt en la franca (post iuj homaj plibonigoj)
RapDragB_FR.pdf
RapDragB_GA.odt en la irlandgaela
RapDragB_GA.pdf
RapDragB_HR.odt en la kroata
RapDragB_HR.pdf
RapDragB_HU.odt en la hungara
RapDragB_HU.pdf
RapDragB_IT.odt en la itala
RapDragB_IT.pdf
RapDragB_LT.odt en la litova
RapDragB_LT.pdf
RapDragB_LV.odt en la latva
RapDragB_LV.pdf
RapDragB_NL.odt en la nederlanda
RapDragB_NL.pdf
RapDragB_PL.odt en la pola
RapDragB_PL.pdf
RapDragB_PT.odt en la portugala
RapDragB_PT.pdf
RapDragB_RO.odt en la rumana
RapDragB_RO.pdf
RapDragB_SK.odt en la lslovaka
RapDragB_SK.pdf
RapDragB_SL.odt en la slovena
RapDragB_SL.pdf
RapDragB_SV.odt en la sveda
RapDragB_SV.pdf