Ĝi estas dika dosiero, pli ol 300 paĝoj, do necesis pluraj semajnoj por prepari la dokumenton, kaj tradukigi ĝin per aŭtomata tradukilo (eTranslation, la tradukilo de Eŭropa Unio). Tio estis malfacila laboro, ĉar estas multaj fakaj vortoj kaj mallongigoj.
En ĝi estas pluraj partoj, pri diversaj fakoj : energio, transportoj, komputiko, kuraciloj, kaj aliaj, kun nombraj bildoj kaj ĝisdataj datumoj (de 2023 aŭ 2024).
Por saĝe paroli kaj skribi pri Eŭropa Unio, bonvolu legi ĝin. Kaj ne forgesu ke malfacile estos kunigi ekonomian kreskon kaj ekologian transformiĝon de niaj socioj.
La italoj havas bonŝancon: la raporto de Draghi estas havebla en la itala lingvo ĉe https://www.eunews.it/: parto A kaj parto B
Nova (21a de januaro 2025) : estas dosieroj de tiu raporto en Esperanto.
Tiun raporton akceptis estroj de Eŭropa Unio, kaj multaj gazetoj publikigis artikolojn pri ĝi. Ĉu vi mem jam legis ĝin ?
La italoj havas bonŝancon: la raporto de Draghi estas havebla en la itala lingvo ĉe https://www.eunews.it/: parto A kaj parto B.
22a de januaro 2025 : nun estas dosiero en Esperanto, farita par la tradukiloj de Google kaj Yandex. Vidu sube.
Novaĵo: en junio 2025, preskaŭ jaron post la angla versio, la Eŭropa Komisiono publikigis germanan kaj francan version de Parto A de la raporto Draghi. Ĉiuj aliaj oficialaj lingvoj ankoraŭ mankas, kaj ne ekzistas traduko por Parto B, kiu estas la plej detala kaj interesa parto.
Post eŭropa baloto de junio 2024, niaj gvidantoj devos/devus zorgi pri gravaj decidoj. La nuna mondo ne estas simpla : klimata ŝanĝo, milito en Ukrainio kaj en aliaj landoj, malkontentemo de multaj homoj...
Espereble tiu esploro gvidos niajn gvidandojn por bonaj decidoj.
Eŭrobarometro estas 50 jara. Ni facile forgesas kiaj estis aferoj antaŭ 50 jaroj.
En 1974, Eŭropa Unio estis Eŭropa Komunumo, kaj konsistis nur el 9 landoj. En tiu tempo, ni, aŭ niaj prauloj, ne uzis komputilojn, sed skribmaŝinojn. Ne estis skaniloj, nek printiloj, nek interreto.
Do la unua raporto Eŭrobarometro estis nur papera, sen grafikaĵoj, kun tajperaroj. Tamen ĝi estis interesa.
Por nia vivo, gravas medio, do Europaj gvidantoj petis esploron pri opinioj de Eŭropanoj, kies rezulto publikiĝis en la angla dum printempo 2024.
Tamen ni bedaŭros ke neniu demando temis pri la ĉefa problemo de nia nuna tempo : la granda kvanto de karbondioksido en aero, kiu estas kaŭzo de klimata varmiĝo.