"Demokratio en ago" estas la titolo de la Eŭrobarometra raporto de printempo 2023. Tiu raporto esploras la sentojn kaj opiniojn de Eŭropanoj en rilato kun la venonta baloto de eŭropa parlamento (junio 2024).
Tiu raporto estas nur en la angla, kiel kutime, sed ĝi estis malzorge redaktata, kun diversaj eraroj (troaj paragrafoj, eraroj en bildotekstoj...). Tamen ĝi montras, kiel kutime, ke opinioj de Eŭropanoj pli malsimilas laŭ la landoj ol laŭ la sociaj grupoj.
Legi la tuton de Eŭrobarometro 2023, demokratio en ago ?
Dum aŭtuno 2022, Eŭropanoj estis demandataj pri siaj kutimoj de internacia (interŝtata) komunikado. La demandoj estis nur pri telefono, videotelefono kaj tujmesaĝoj, ne temis pri retmesaĝoj nek paperaj leteroj.
Ni konstatas ke plejmulto de Eŭropanoj ne komunikas kun eksterlandanoj, eĉ se la procento multe varias laŭ la landoj.
Legi la tuton de Interŝtata komunikado ene de Eŭropa Unio
La reto Eurydice estas informreto pri edukado en Eŭropo. Ĝi devus ebligi pli bonan komprenon de la edukaj sistemoj de la membroŝtatoj de la Eŭropa Unio kaj ĝiaj plej proksimaj najbaroj. Por tio, ĝi publikigas raportojn pri eduksistemoj ; la lasta, en komenco de 2023, estas/estis nur en la angla.
Legi la tuton de Eurydice 2023 : instruado de lingvoj en Eŭropo