Eŭrobarometro 537: civitanoj de EU kaj evoluo-kunlaboro

Redaktita de Estro Neniu komento
Klasifikita en : Eurobarometro, Ukrainio Ŝlosil-vortoj : evoluo, disvolviĝo, eŭrobarometro,

Septembro 2023 : post somera paŭzo, aperas raporto pri "civitanoj de EU kaj evoluo-kunlaboro". 

Verŝajne, normalaj civitanoj ne povas ekkoni tiun verkon, ĉar ĝi estas nur en la angla, kaj estas neniu anonco en la retejo de EU. 

La duan de oktobro, serĉo per Guglo de EU citizens and development cooperation donis nur malnovajn artikolojn en la unua paĝo. Kiam estis citiloj "EU citizens and development cooperation", aperis unue la paĝo de tiu eŭrobarometro, sed la postaj artikoloj estis malnovaj. En tiu paĝo de Eŭrobarometro ne estas ligilo al iu gazetara komuniko. Ŝajnas ke kunlaboro por evoluo/disvolviĝo ne estas tre fama en eŭropunia medio.

Tamen la 21an de septembro aperis komuniko pri "internacia partnereco", en kiu estas ligilo al tiu Eŭrobarometro. Ŝajnas ke en eŭropunia medio "evoluo-kunlaboro" sinonimas "internacia partnereco". Ni kompatus la tradukistojn se ili ekzistus, sed fakte ne estas traduko, ĉio estas en la angla.

Do, eĉ se la kunlaboro de civitanoj por evoluigi nian planedon, kaj ĝian homaron, estas necesa, tamen problemoj de lingvoj malhelpas tiun kunlaboron.

Jen la dosieroj, en ĉiuj oficialaj lingvoj :

 

Skribi komenton

Kiu estas la kvina litero de la vorto 8fb9gr ?

Fluo RSS de komentoj pri tiu artikolo

Aliaj lingvoj :
europagemeinsam.eu : en la germana (DE)
europeensemble.eu : en la franca (FR)
europainsieme.eu : en la itala (IT)
europajuntos.eu : en la hispana (ES)