Eŭrobarometro 2023, demokratio en ago ?

Redaktita de Estro Neniu komento

"Demokratio en ago" estas la titolo de la Eŭrobarometra raporto de printempo 2023. Tiu raporto esploras la sentojn kaj opiniojn de Eŭropanoj en rilato kun la venonta baloto de eŭropa parlamento (junio 2024).

Tiu raporto estas nur en la angla, kiel kutime, sed ĝi estis malzorge redaktata, kun diversaj eraroj (troaj paragrafoj, eraroj en bildotekstoj...). Tamen ĝi montras, kiel kutime, ke opinioj de Eŭropanoj pli malsimilas laŭ la landoj ol laŭ la sociaj grupoj.

Legi pli pri Eŭrobarometro 2023, demokratio en ago ?

Interŝtata komunikado ene de Eŭropa Unio

Redaktita de Estro Neniu komento
https://www.humanite.fr/sites/default/files/styles/1200x675_full/public/images/roaming-europa_0.jpg?itok=-hLErvAW

Dum aŭtuno 2022, Eŭropanoj estis demandataj pri siaj kutimoj de internacia (interŝtata) komunikado. La demandoj estis nur pri telefono, videotelefono kaj tujmesaĝoj, ne temis pri retmesaĝoj nek paperaj leteroj.

Ni konstatas ke plejmulto de Eŭropanoj ne komunikas kun eksterlandanoj, eĉ se la procento multe varias laŭ la landoj.

Legi pli pri Interŝtata komunikado ene de Eŭropa Unio

Aŭtuno 2022 : Eurobarometro pri "Respondo de EU al la energiaj defioj

Redaktita de Estro Neniu komento

Jes, en 2023, gravas energiaj defioj (por Eŭropanoj kaj por ĉiuj homoj), kaj niaj socioj unuiĝu por alfronti ilin, sed tiu Eŭrobarometro ĉefe temas pri percepto de konsekvencoj de milito en Ukrainio.

Legi pli pri Aŭtuno 2022 : Eurobarometro pri "Respondo de EU al la energiaj defioj

Eurobarometro 527 : Justecaj perceptoj de la verda transiro

Redaktita de Pierre Dieumegard Neniu komento
Klasifikita en : Klimata ŝanĝo Ŝlosil-vortoj : eŭrobarometro, klimato, transiro

Multaj homoj timas la  nuntempa klimata ŝanĝiĝo. Iuj (ne tre multaj) deziras agadi kontraŭ tiu klimata ŝanĝiĝo. 

En 2022 estis enketo Eŭrobarometro pri tiu temo "Justecaj perceptoj de la verda transiro", EBS 527. (se estas problemo, provu "privata fenestro")

Dum pluraj m

onatoj, en la retejo de Eŭrobarometro, la raporto estis nur en la angla ; poste venis raporto en la franca kaj en la germana. El la raporto en la angla,  ni faris dosieron .odt, kaj per aŭtomata traduko, venis la aliaj dosieroj, en ĉiuj oficialaj nacioj de Eŭropa Unio.

 

Grava manko en Eŭrobarometro estas kunmetado de naciaj opinioj kaj de sociaj grupoj (laŭ sekso, aĝo, riĉeco...). Ni tion faris en eta dosiero en Esperanto, kiun ni aldonis al la raportojn en naciaj lingvoj.

Legi pli pri Eurobarometro 527 : Justecaj perceptoj de la verda transiro

Fluo RSS de artikoloj de tiu ŝlosilvorto
Aliaj lingvoj :
europagemeinsam.eu : en la germana (DE)
europeensemble.eu : en la franca (FR)
europainsieme.eu : en la itala (IT)
europajuntos.eu : en la hispana (ES)