Fulma Eŭrobarometro 532 : Protekto de infanoj kontraŭ interreta seksa misuzo

Redaktita de Estro Neniu komento
Klasifikita en : Eurobarometro Ŝlosil-vortoj : seksa misuzo, eŭrobarometro, interreto, protekto

Meze de 2023, Eŭropa Unio publikigis raporton pri "protekto de infanoj kontraŭ interreta seksa misuzo".

Kompreneble, tre malmultaj eŭropanoj favoras tiun seksan misuzon, sed en detaloj, ni povas vidi ke estas malsimiloj inter popoloj, kaj, ĉefe, malsimiloj inter aĝoj. Junuloj ne pensas same kiel maljunuloj...

Kiel kutime, aŭtomata tradukilo ne donas perfektajn rezultojn. La angla vorto "grooming" estas tradukita al la franca per vorto kiu signifas "purigeto, tualeto, preparo". Verŝajne ankaŭ en la aliaj lingvoj estas strangaĵoj.

Nekutime, en la raporto ne estis priskribo de opinioj de sociaj grupoj (laŭ sekso, aĝo, nivelo de studoj...). Tamen tiuj informoj estas en dosieroj .xls haveblaj en alia retejo. Ni aldonis kromparton kun kelkaj (eble) interesaj informoj. Ni povas vidi ke junuloj (18-24 jaraĝaj) ne havas saman opinion kiel homoj pli aĝaj.

unua ekzemplo: demando Q7 (subteno por nova reguliga projekto) kaj demando Q10 (persona scio pri viktimo de interreta seksmisuzo)

La suba grafikaĵo montras:
- absciso, la procento de subteno al la proponita regularo por batali interretan seksan misuzon
- ordinato, la procento de individuoj deklaranta konon de viktimo.

La bluaj kvadratoj reprezentas la landojn, kaj la ruĝaj punktoj reprezentas la sociajn kategoriojn.

Image

Ni vidas, ke la proponita leĝo havas tre varian subtenon, inter 35% kaj 70%, kaj ke malmultaj homoj konas iujn viktimojn. Por la landoj (blue), ni ne vidas klaran korelacion,

Aliflanke, la sociaj kategorioj (ruĝe) havas vicigitajn punktojn, kun negativa korelacio. Ni vidas, ke homoj pli ol 55-jaraj forte subtenas la leĝon, kaj apenaŭ scias pri iuj viktimoj, dum tiuj 18-24-jaraj scias pri viktimoj (ĝis 20%), kaj tamen ne subtenas la leĝon por protekti infanojn interrete.

Alia ekzemplo: Demando Q12, "Kion vi farus se vi renkontus enhavon pri infana seksa misuzo interrete?"

La plej ofta reago estas sciigi la policon, sed iom da homoj intervjuitaj elektas mem detrui la koncernan enhavon.

La ĉi-suba grafiko montras la procentojn de pozitivaj respondoj, kun la samaj kolorkodoj kiel antaŭe (blua por lando, ruĝa por sociaj grupoj).

Image

Landoj montras diversajn opiniojn, sen klara korelacio inter tiuj du respondoj. "Orientaj landoj" estas pli malvolontaj raporti kontraŭleĝan enhavon al la polico: eble tio estas spuro de la polica ĉieesto dum pluraj jardekoj?

Aliflanke, la ruĝaj punktoj respondaj al la soci-demografiaj grupoj estas vicigitaj, kun klara negativa korelacio. Ju pli aĝaj ni estas, des pli verŝajne ni raportos kontraŭleĝajn dokumentojn al la polico, kaj des malpli ni mem detruos ĉi tiujn dokumentojn.

Precipe, tri punktoj estas ekster la ĉefa nubo, kaj respondas al la sama loĝantaro, kiu ne volas raporti al la polico, kaj kiu preferas detrui la dosierojn. Temas pri junuloj de 18 ĝis 24 jaroj; estas ankaŭ la individuoj kiuj daŭre studas, kio ne estas surpriza ĉar la studentoj estas ankaŭ en ĉi tiu aĝoklaso. Estas ankaŭ homoj, kiuj difinas sin nek virojn nek virinojn: ĉi tiu nocio de "ne-binara" aŭ "ne duuma" estas freŝa en nia socio, kaj fremda al homoj pli ol 40 aŭ 50-jaraj.

Junuloj (18 ĝis 24 jaroj) havas tre malsamajn opiniojn de pli maljunaj individuoj. Tiuj ĉi opinioj ne vere favoras la eŭropajn reguligajn projektojn. Ĉu ni povus diri, ke tial la raporto enhavas preskaŭ nenion pri la opinioj de diversaj soci-demografiaj grupoj?

Ĉi sube estas dosieroj el aŭtomata traduko de la oficiala raporto en la angla.
EBF532SeksAb/EBFlash532_ProtSexAb2023_SV.pdf en la sveda
EBF532SeksAb/EBFlash532_ProtSexAb2023_SV.odt
EBF532SeksAb/EBFlash532_ProtSexAb2023_SL.pdf en la slovena
EBF532SeksAb/EBFlash532_ProtSexAb2023_SL.odt
EBF532SeksAb/EBFlash532_ProtSexAb2023_SK.pdf en la slovaka
EBF532SeksAb/EBFlash532_ProtSexAb2023_SK.odt
EBF532SeksAb/EBFlash532_ProtSexAb2023_RO.pdf en la rumana
EBF532SeksAb/EBFlash532_ProtSexAb2023_RO.odt
EBF532SeksAb/EBFlash532_ProtSexAb2023_PT.pdf en la portugala
EBF532SeksAb/EBFlash532_ProtSexAb2023_PT.odt
EBF532SeksAb/EBFlash532_ProtSexAb2023_PL.pdf en la pola
EBF532SeksAb/EBFlash532_ProtSexAb2023_PL.odt
EBF532SeksAb/EBFlash532_ProtSexAb2023_NL.pdf en la lnederlanda
EBF532SeksAb/EBFlash532_ProtSexAb2023_NL.odt
EBF532SeksAb/EBFlash532_ProtSexAb2023_MT.pdf en la malta
EBF532SeksAb/EBFlash532_ProtSexAb2023_MT.odt
EBF532SeksAb/EBFlash532_ProtSexAb2023_LV.pdf en la latva
EBF532SeksAb/EBFlash532_ProtSexAb2023_LV.odt
EBF532SeksAb/EBFlash532_ProtSexAb2023_LT.pdf en la litova
EBF532SeksAb/EBFlash532_ProtSexAb2023_LT.odt
EBF532SeksAb/EBFlash532_ProtSexAb2023_IT.pdf en la itala
EBF532SeksAb/EBFlash532_ProtSexAb2023_IT.odt
EBF532SeksAb/EBFlash532_ProtSexAb2023_HU.pdf en la hungara
EBF532SeksAb/EBFlash532_ProtSexAb2023_HU.odt
EBF532SeksAb/EBFlash532_ProtSexAb2023_HR.pdf en la kroata
EBF532SeksAb/EBFlash532_ProtSexAb2023_HR.odt
EBF532SeksAb/EBFlash532_ProtSexAb2023_GA.pdf en la irlandgaela
EBF532SeksAb/EBFlash532_ProtSexAb2023_GA.odt
EBF532SeksAb/EBFlash532_ProtSexAb2023_FR.pdf en la franca
EBF532SeksAb/EBFlash532_ProtSexAb2023_FR.odt
EBF532SeksAb/EBFlash532_ProtSexAb2023_FI.pdf en la finna
EBF532SeksAb/EBFlash532_ProtSexAb2023_FI.odt
EBF532SeksAb/EBFlash532_ProtSexAb2023_ET.pdf en la estona
EBF532SeksAb/EBFlash532_ProtSexAb2023_ET.odt
EBF532SeksAb/EBFlash532_ProtSexAb2023_ES.pdf en la hispana
EBF532SeksAb/EBFlash532_ProtSexAb2023_ES.odt
EBF532SeksAb/EBFlash532_ProtSexAb2023.pdf en la angla (originalo)
EBF532SeksAb/EBFlash532_ProtSexAb2023.odt
EBF532SeksAb/EBFlash532_ProtSexAb2023_EL.pdf en la greka
EBF532SeksAb/EBFlash532_ProtSexAb2023_EL.odt
EBF532SeksAb/EBFlash532_ProtSexAb2023_DE.pdf en la germana
EBF532SeksAb/EBFlash532_ProtSexAb2023_DE.odt
EBF532SeksAb/EBFlash532_ProtSexAb2023_DA.pdf en la dana
EBF532SeksAb/EBFlash532_ProtSexAb2023_DA.odt
EBF532SeksAb/EBFlash532_ProtSexAb2023_CS.pdf en la ĉeĥa
EBF532SeksAb/EBFlash532_ProtSexAb2023_CS.odt
EBF532SeksAb/EBFlash532_ProtSexAb2023_BG.pdf en la bulgara
EBF532SeksAb/EBFlash532_ProtSexAb2023_BG.odt

Skribi komenton

Kiu estas la kvara litero de la vorto 6f3srj0 ?

Fluo RSS de komentoj pri tiu artikolo

Aliaj lingvoj :
europagemeinsam.eu : en la germana (DE)
europeensemble.eu : en la franca (FR)
europainsieme.eu : en la itala (IT)
europajuntos.eu : en la hispana (ES)