Nun, Eŭropa Unio estas "Eŭropo de 27 landoj". Britio foriris, kaj pluraj regnoj oficiale estas "kandidatoj". Ĉu Eŭropanoj deziras plilarĝigi Eŭropan Union per Turkio, Serbio, Moldavio, Ukrainio kaj aliaj landoj ?
Fakte, opinioj varias laŭ la landoj.
Legi la tuton de Plivastigi Eŭropan Union : kiuj popoloj deziras kion ? (eŭrobarometro specifa 564, februaro-marto 2025)
En ĉiuj regnoj, estraroj bezonas monon, kaj civitanoj devas pagi impostojn por ebligi la komunan vivon. Sed tiuj civitanoj ofte pensas ke tiu mono estas malbone elspezita de estraro, kaj deziras alian politikon : pli aŭ malpli da elspezoj, do pli aŭ malpli da impostoj.
Kion deziras civitanoj de via lando ?
Legi la tuton de EB Flash 562 : sintenoj de civitanoj rilate al impostado
Jen nova Eŭrobarometro pri klimata ŝanĝ(iĝ)o.
Kiel kutime, la originalo estas nur en la angla.
Ni vidas ke loĝantoj de Estonio estas tre dubemaj pri klimata ŝanĝiĝo : ili ne deziras fari ion por kontraŭi tiun ŝanĝiĝon.
Legi la tuton de Eŭrobarometro pri klimata ŝanĝo : EBSp 565
Loka politiko gravas por loĝantoj de ĉiuj urboj (aŭ de ĉiuj vilaĝoj). Raporto de Eŭrobarometro pri loka politiko ĵus publikiĝis: https://europa.eu/eurobarometer/surveys/detail/3368
Legi la tuton de Urbaj defioj kaj investado en urboj (Eŭrobarometro 2025)
1975 estis "Internacia Virina Jaro", kaj multaj internaciaj organizoj aktivadis pri egaleco inter viroj kaj inoj. Eŭropa Komunumo, kiu estas nun Eŭropa Unio, faris Eŭrobarometra esploron pri tiu temo.
Legi la tuton de Inoj kaj iĉoj de Eŭropo (Eŭrobarometro de 1975)