EB Flash 562 : sintenoj de civitanoj rilate al impostado

Redaktita de Estro Neniu komento
Klasifikita en : Eurobarometro, Ekonomio Ŝlosil-vortoj : 2025, imposto

En ĉiuj regnoj, estraroj bezonas monon, kaj civitanoj devas pagi impostojn por ebligi la komunan vivon. Sed tiuj civitanoj ofte pensas ke tiu mono estas malbone elspezita de estraro, kaj deziras alian politikon : pli aŭ malpli da elspezoj, do pli aŭ malpli da impostoj.

Kion deziras civitanoj de via lando ?

La raporto de tiu esploro estas bone verkita, kun malmultaj preseraroj. La grafikaĵoj estas vektoraj, kio faciligas ilian redaktadon per LibreOffice. Tamen, en ĉi tiu raporto, ne estas soci-demografiaj tabeloj akompanantaj la paragrafojn titolitajn "Soci-demografiaj konsideroj". Por krei la suban diagramon, ni devis uzi la .xlsx-dosierojn haveblajn aparte. En ĉi tiu diagramo, soci-demografiaj grupoj estas ruĝe, kaj membroŝtatoj estas blue. Kiel ofte, estas pli granda malsimilo inter landoj ol inter sociaj grupoj (sekso, aĝo, eduknivelo, ktp.).

Image

Jen dosieroj en ĉiuj oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio : 

Skribi komenton

Kiu estas la kvara litero de la vorto urzb815 ?

Fluo RSS de komentoj pri tiu artikolo

Aliaj lingvoj :
europagemeinsam.eu : en la germana (DE)
europeensemble.eu : en la franca (FR)
europainsieme.eu : en la itala (IT)
europajuntos.eu : en la hispana (ES)