Eŭrobarometro de Eŭropa Parlamento (Aŭtuno 2025) EB049EP
Eŭropa Parlamento foje financas esplorojn Eŭrobarometro. La jena raporto publikiĝis en februaro 2026, post demandoj en aŭtuno 2025.
Kiel kutime, tiu raporto diras ke Eŭropanoj subtenas decidojn de Eŭropunia estraro. Tamen, kiam ni rigardas ĝin detale, estas kelkaj fuŝaĵoj...
1) reklamo por subteno de Eŭropanoj, sed kaŝo de malfaciloj
2) strangaĵo en librosignoj de dosiero pdf : ĉu reciklado de antaŭaj dokumentoj ?
3) iri rekte al la dosieroj, tuj !
Reklamo por subteno de Eŭropanoj, sed kaŝo de malfaciloj
Tuj je la komenco, la "unua ŝlosilo" diras "Civitanoj volas, ke la Eŭropa Unio agu kun unueco kaj ambicio. 89% el la respondintoj diras, ke la EU-membroŝtatoj devus esti pli unuiĝintaj por alfronti nunajn tutmondajn defiojn, kaj 86% volas, ke la EU havu pli fortan voĉon internacie."
Jes, tio videblas en demando QA7

Sed tiu aserto forgesas montri la trian informon, en kiu nur 73% konsentas kun la frazo "La Eŭropa Unio bezonas pli da rimedoj", do 22% (duoble pli ol 11%) malkonsentas.
"Bezoni pli da rimedoj" por Eŭropa Unio estas, por civitanoj, havi pli da impostoj, aŭ por ŝtatoj, distriktoj, municipoj, havi malpli da rimedoj. Homoj hezitas demeti rimedojn de siaj komunumoj por doni al Eŭropa Unio. Tio estus malfacila decido, kiu bezonus diskutojn kaj dolorajn interkonsentojn. Por pridiskuti tiajn aferojn, necesos komuna lingvo : Esperanto.
Strangaĵo en librosignoj de dosiero pdf : ĉu recikligo de antaŭaj dokumentoj ?
En kutimaj pdf-dosieroj estas "librosignoj", kiuj estas ofte la titoloj de paragrafoj, kaj videblas en fenestreto (kiam la leganto deziras).
En la dosiero de la raporto havebla en https://europa.eu/eurobarometer/surveys/detail/3632, la librosignoj ne estas taŭgaj : temas pri baloto de 2024.

Strange ! Tiu libroskizo estas parto de raporto de 2024, antaŭ la eŭropunia baloto (vidu https://europa.eu/eurobarometer/surveys/detail/3272)
Eble la verkintoj de la raporto de 2026 "recikligis" malnovan dosieron ?
dosieroj :
EB049EP_Aut2025.odt
EB049EP_Aut2025.pdf
EB049EP_Aut2025_BG.odt
EB049EP_Aut2025_BG.pdf
EB049EP_Aut2025_CS.odt
EB049EP_Aut2025_CS.pdf
EB049EP_Aut2025_DA.odt
EB049EP_Aut2025_DA.pdf
EB049EP_Aut2025_DE.odt
EB049EP_Aut2025_DE.pdf
EB049EP_Aut2025_EL.odt
EB049EP_Aut2025_EL.pdf
EB049EP_Aut2025_ES.odt
EB049EP_Aut2025_ES.pdf
EB049EP_Aut2025_ET.odt
EB049EP_Aut2025_ET.pdf
EB049EP_Aut2025_FI.odt
EB049EP_Aut2025_FI.pdf
EB049EP_Aut2025_FR.odt
EB049EP_Aut2025_FR.pdf
EB049EP_Aut2025_GA.odt
EB049EP_Aut2025_GA.pdf
EB049EP_Aut2025_HR.odt
EB049EP_Aut2025_HR.pdf
EB049EP_Aut2025_HU.odt
EB049EP_Aut2025_HU.pdf
EB049EP_Aut2025_IT.odt
EB049EP_Aut2025_IT.pdf
EB049EP_Aut2025_LT.odt
EB049EP_Aut2025_LT.pdf
EB049EP_Aut2025_LV.odt
EB049EP_Aut2025_LV.pdf
EB049EP_Aut2025_MT.odt
EB049EP_Aut2025_MT.pdf
EB049EP_Aut2025_NL.odt
EB049EP_Aut2025_NL.pdf
EB049EP_Aut2025_PL.odt
EB049EP_Aut2025_PL.pdf
EB049EP_Aut2025_PT.odt
EB049EP_Aut2025_PT.pdf
EB049EP_Aut2025_RO.odt
EB049EP_Aut2025_RO.pdf
EB049EP_Aut2025_SK.odt
EB049EP_Aut2025_SK.pdf
EB049EP_Aut2025_SL.odt
EB049EP_Aut2025_SL.pdf
EB049EP_Aut2025_SV.odt
EB049EP_Aut2025_SV.pdf