Genraj stereotipoj (Eŭrobarometro Sp 545 - 2024)

Redaktita de Estro Neniu komento
Klasifikita en : Eurobarometro Ŝlosil-vortoj : stereotipo, sekso, genro, eŭrobarometro
Stereotypes (Microsoft Copilot)

"Stereotipo", en tiu afero, estas antaŭjuĝo pri homaj grupoj, kiujn ni malbone konas. Bedaŭrinde, stereotipoj ofte kondukas nin al diskriminacioj kaj al maltaŭgaj decidoj. Pro tio, estas utile koni kiujn stereotipoj estas en niaj mensoj.

En 2024, Eŭropa Unio faris enketon Eŭrobarometro pri stereotipoj de genroj (seksoj) : kiun ni pensas pri ecoj kaj kapabloj de inoj kaj iĉoj ? Eĉ se la demandoj estas foje stereotipaj, tamen la respondoj estas interesaj.

La demandoj al homoj estas faritaj en januaro-fabruaro de 2024, sed la raporto publikiĝis nur en decembro 2024.

 

Legi la tuton de Genraj stereotipoj (Eŭrobarometro Sp 545 - 2024)

EB 550 : Defioj kaj prioritatoj (2024)

Redaktita de Estro Neniu komento
Klasifikita en : Eurobarometro Ŝlosil-vortoj : Eŭrobarometro, 2024, prioritatoj, defioj
Kion fari post baloto ?  (Bildo farita per Microsoft Copilot)

Post eŭropa baloto de junio 2024, niaj gvidantoj devos/devus zorgi pri gravaj decidoj. La nuna mondo  ne estas simpla : klimata ŝanĝo, milito en Ukrainio kaj en aliaj landoj, malkontentemo de multaj homoj...

Espereble tiu esploro gvidos niajn gvidandojn por bonaj decidoj.

Legi la tuton de EB 550 : Defioj kaj prioritatoj (2024)

La unua Eŭrobarometro de 1974

Redaktita de Pierre Dieumegard Neniu komento
Klasifikita en : Eurobarometro Ŝlosil-vortoj : eŭrobarometro, 1974
https://images.rawpixel.com/image_png_800/czNmcy1wcml2YXRlL3Jhd3BpeGVsX2ltYWdlcy93ZWJzaXRlX2NvbnRlbnQvZHcyMWJhdGNoMi1teW50LTAxLnBuZw%3D.png?s=jff4v2vj8SalOmPVhpGVjjkEAPn4kuNQNPb3vZ0WXxk

Eŭrobarometro estas 50 jara. Ni facile forgesas kiaj estis aferoj antaŭ 50 jaroj. 

En 1974, Eŭropa Unio estis Eŭropa Komunumo, kaj konsistis nur el 9 landoj. En tiu tempo, ni, aŭ niaj prauloj, ne uzis komputilojn, sed skribmaŝinojn. Ne estis skaniloj, nek printiloj, nek interreto.

Do la unua raporto Eŭrobarometro estis nur papera, sen grafikaĵoj, kun tajperaroj. Tamen ĝi estis interesa.

Legi la tuton de La unua Eŭrobarometro de 1974

RSS-fluo de artikoloj por ĉi tiu ŝlosilvorto
Aliaj lingvoj :
europagemeinsam.eu : en la germana (DE)
europeensemble.eu : en la franca (FR)
europainsieme.eu : en la itala (IT)
europajuntos.eu : en la hispana (ES)