"Stereotipo", en tiu afero, estas antaŭjuĝo pri homaj grupoj, kiujn ni malbone konas. Bedaŭrinde, stereotipoj ofte kondukas nin al diskriminacioj kaj al maltaŭgaj decidoj. Pro tio, estas utile koni kiujn stereotipoj estas en niaj mensoj.
En 2024, Eŭropa Unio faris enketon Eŭrobarometro pri stereotipoj de genroj (seksoj) : kiun ni pensas pri ecoj kaj kapabloj de inoj kaj iĉoj ? Eĉ se la demandoj estas foje stereotipaj, tamen la respondoj estas interesaj.
La demandoj al homoj estas faritaj en januaro-fabruaro de 2024, sed la raporto publikiĝis nur en decembro 2024.
Ĝi estas dika dosiero, pli ol 300 paĝoj, do necesis pluraj semajnoj por prepari la dokumenton, kaj tradukigi ĝin per aŭtomata tradukilo (eTranslation, la tradukilo de Eŭropa Unio). Tio estis malfacila laboro, ĉar estas multaj fakaj vortoj kaj mallongigoj.
En ĝi estas pluraj partoj, pri diversaj fakoj : energio, transportoj, komputiko, kuraciloj, kaj aliaj, kun nombraj bildoj kaj ĝisdataj datumoj (de 2023 aŭ 2024).
Por saĝe paroli kaj skribi pri Eŭropa Unio, bonvolu legi ĝin. Kaj ne forgesu ke malfacile estos kunigi ekonomian kreskon kaj ekologian transformiĝon de niaj socioj.
Nova (21a de januaro 2025) : estas dosieroj de tiu raporto en Esperanto.
Post eŭropa baloto de junio 2024, niaj gvidantoj devos/devus zorgi pri gravaj decidoj. La nuna mondo ne estas simpla : klimata ŝanĝo, milito en Ukrainio kaj en aliaj landoj, malkontentemo de multaj homoj...
Espereble tiu esploro gvidos niajn gvidandojn por bonaj decidoj.
Eŭrobarometro estas 50 jara. Ni facile forgesas kiaj estis aferoj antaŭ 50 jaroj.
En 1974, Eŭropa Unio estis Eŭropa Komunumo, kaj konsistis nur el 9 landoj. En tiu tempo, ni, aŭ niaj prauloj, ne uzis komputilojn, sed skribmaŝinojn. Ne estis skaniloj, nek printiloj, nek interreto.
Do la unua raporto Eŭrobarometro estis nur papera, sen grafikaĵoj, kun tajperaroj. Tamen ĝi estis interesa.