Eurobarometro 527 : Justecaj perceptoj de la verda transiro

Redaktita de Pierre Dieumegard Neniu komento
Klasifikita en : Klimata ŝanĝo Ŝlosil-vortoj : eŭrobarometro, klimato, transiro

Multaj homoj timas la  nuntempa klimata ŝanĝiĝo. Iuj (ne tre multaj) deziras agadi kontraŭ tiu klimata ŝanĝiĝo. 

En 2022 estis enketo Eŭrobarometro pri tiu temo "Justecaj perceptoj de la verda transiro", EBS 527. (se estas problemo, provu "privata fenestro")

Dum pluraj m

onatoj, en la retejo de Eŭrobarometro, la raporto estis nur en la angla ; poste venis raporto en la franca kaj en la germana. El la raporto en la angla,  ni faris dosieron .odt, kaj per aŭtomata traduko, venis la aliaj dosieroj, en ĉiuj oficialaj nacioj de Eŭropa Unio.

 

Grava manko en Eŭrobarometro estas kunmetado de naciaj opinioj kaj de sociaj grupoj (laŭ sekso, aĝo, riĉeco...). Ni tion faris en eta dosiero en Esperanto, kiun ni aldonis al la raportojn en naciaj lingvoj.

Legi pli pri Eurobarometro 527 : Justecaj perceptoj de la verda transiro

Multlingveco de Eŭropa Unio en sia komunikada politiko

Redaktita de Estro Neniu komento
Klasifikita en : Multlingveco, Sano Ŝlosil-vortoj : multlingveco, Eŭropa Unio,
multlingvo

Jes ja, Eŭropa Unio deziras multlingvecon. Jes ja multo da lingvoj estas riĉeco. Jes, oficiala celo estas ke ĉiu eŭropano scipovu du lingvojn (kaj sia gepatra lingvo).

Sed ĉu Eŭropa Unio donas bonan ekzemplon de multlingveco en sia propra politiko por komuniki ?

Legi pli pri Multlingveco de Eŭropa Unio en sia komunikada politiko

Eŭropunia plano kontrau Kovim19 dum aŭtuno de 2022

Redaktita de Pierre Dieumegard Neniu komento
Klasifikita en : Sano Ŝlosil-vortoj : kronviruso, coronavirus, sano, masko,
bildo de kronviruso

Septembro 2022 : dum somero, homoj multe vivis ekstere, kaj virusoj ne facile iris de iu homo al alia. 

Baldaŭ venos aŭtuno kaj vintro, kiam homoj vivos en fermitaj loĝejoj kaj laborejoj. Verŝajne virusoj pli facile multobliĝos.

Pro tio, Eŭropa Komisiono preparis planon kontraŭ infektiĝoj, sed tiu plano publikiĝis nur en la angla lingvo.

Legi pli pri Eŭropunia plano kontrau Kovim19 dum aŭtuno de 2022

Fina raporto de la Konferenco pri estonteco de Eŭropo

Redaktita de Pierre Dieumegard Neniu komento
Klasifikita en : Diversaĵoj Ŝlosil-vortoj : Konferenco, estonteco, eŭropo, raporto, eŭropa unio
UnuaPaghoDeRaporto

La Konferenco pri estonteco de Eŭropo finiĝis je la 9a de majo 2022. Kvar monatoj poste, komence de septembro 2022, la oficiala raporto estas nur en tri lingvoj (la angla, la germana kaj la franca). Por la aliaj lingvoj, en la paĝo de raportoj, estas nur indiko "la traduko venos poste".

Komence de septembro 2022 : ĉar ni ne scias kiam venos traduko en aliaj lingvoj (eble neniam ?), ni metis en la retejo Eŭropokune la raportojn en ĉiuj oficialaj lingvoj.

Komence de novembro 2022 : la dosieroj aperis en novaj lingvoj. Tamen, en la paĝo pri raportoj, daŭre estas indiko "la traduko venos poste". Strange !

Legi pli pri Fina raporto de la Konferenco pri estonteco de Eŭropo

Konferenco pri estonteco de Eŭropo : la fina raporto de la platformo ne estas nur en la angla

Redaktita de Pierre Dieumegard Neniu komento
Klasifikita en : Diversaĵoj Ŝlosil-vortoj : neniu

La Konferenco pri estonteco de Eŭropo finiĝis la 9a de majo 2022, per oficiala ceremonio en Strasburgo.

Oficistoj bone laboris : la raporto pri la multlingva platformo (123 paĝoj) estis preta, kun proponoj, komentoj, ideoj... ĝis la 9a de majo. Ni komprenas ke je tiu tago, la raporto estis nur en unu lingvo, la angla.

Sed fine de junio, la raporto de retejo futureu.europa.eu ne havas pli da lingvojn, ĝi nur estas en la angla, do nekomprenebla de la plimulto de Eŭropanoj.

Jen la neoficialaj tradukoj en ĉiuj oficialaj lingvoj.

Legi pli pri Konferenco pri estonteco de Eŭropo : la fina raporto de la platformo ne estas nur en la angla

Fluo RSS de artikoloj
Aliaj lingvoj :
europagemeinsam.eu : en la germana (DE)
europeensemble.eu : en la franca (FR)
europainsieme.eu : en la itala (IT)
europajuntos.eu : en la hispana (ES)