Interŝtata komunikado ene de Eŭropa Unio

Redaktita de Estro Neniu komento
https://www.humanite.fr/sites/default/files/styles/1200x675_full/public/images/roaming-europa_0.jpg?itok=-hLErvAW

Dum aŭtuno 2022, Eŭropanoj estis demandataj pri siaj kutimoj de internacia (interŝtata) komunikado. La demandoj estis nur pri telefono, videotelefono kaj tujmesaĝoj, ne temis pri retmesaĝoj nek paperaj leteroj.

Ni konstatas ke plejmulto de Eŭropanoj ne komunikas kun eksterlandanoj, eĉ se la procento multe varias laŭ la landoj.

Image

(ĉi-supre: ofteco de internaciaj komunikadoj en la diversaj landoj; en marbluo, ĉiutaga uzo, en helblua, regula uzo)

La originala dosiero estis nur en la angla. Ĉi-sube estas dosieroj en ĉiuj oficialaj lingvoj de EU, per aŭtomata traduko.

La demandoj estis ĉefe pri prezoj, pri kosto de komunikado, ne pri diverseco de lingvoj kiuj malebligas internacian komunikadon.

En tiu dosiero, ni vidas ke la kosto de "moderna komunikado" ne estas grava por Eŭropanoj, do tiu prezo ne malebligas ilin komuniki interŝtate.

Verŝajne ili ne parolas kun eksterlandanoj pro malbona kompreno, pro malsimilaj lingvoj, pro manko de komuna lingvo. Malfeliĉe, ne estas demandoj pri tiu temo en la raporto.

Alia argumento por tio estas ke ne estas kresko de internacia komunikado inter 2020 kaj 2022, eĉ se dum tiu tempo la homoj alkutimiĝis paroli per Zoom, Jitsi, Google Meet, aŭ aliaj sistemoj, pro la pandemio kaj ĝiaj hejmizoliĝoj. Homoj pli parolas inter samlingvanoj, sed ne kun aliaj homoj.

Jen ĉi-sube la dosieroj en ĉiuj oficialaj lingvoj de EU. Je la fino estas parto de  "liberaj komentoj", sed la titolo estas ofte malfidela, "senpagaj komentoj" pro la duobla signifo de la angla vorto "free", kiu estas foje "libera" kaj foje "senpaga". Kompreneble, tiuj komentoj estas ankaŭ senpagaj, sed tio ne estas la unua signifo. 

Skribi komenton

Kiu estas la unua litero de la vorto 3b16n ?

Fluo RSS de komentoj pri tiu artikolo

Aliaj lingvoj :
europagemeinsam.eu : en la germana (DE)
europeensemble.eu : en la franca (FR)
europainsieme.eu : en la itala (IT)
europajuntos.eu : en la hispana (ES)